En letero de Eugenia Morariu(1903-1977)-[ https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9956994 ] sendita al Iosif D.Petrin (1905-1975)-[ https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9957024 ] en la dato de 25.07.1958 j , estis skribite: ,,Rilate la antologion rumanan, mi volas komuniki al vi, ke la menciitaj tradukaĵoj de Kalocsay Kalomano estis publikitaj en la libro :,,Eterna Bukedo" Poemoj el dekdu lingvoj, tradukitaj de Kalocsay, eldonitaj de Literatura Mondo en la jaro 1931. Koncerne la rumanan parton de tiu libro mi kunlaboris tiamaniere, ke laŭvorte tradukis en la hungaran kaj espan lingvojn la rumanan tekston de la poezioj, sendis la originalan tekston ankaŭ al Kalocsay, kiu iomete sciis ankaŭ rumane kaj sekve tre bele, superbele tradukis la menciitajn poemojn."

En alia letero de fratino de Tiberio MORARIU sendita al J.D.Petrin en dato de 06.08.1958j, Eugenia Morariu skribas: ,,mi sendas al vi kopion pri kelkaj poemoj rumanaj tradukitaj de nia hungara poeto D-ro K.Kalocsay kaj publikigitaj en la volumo: ,,Eterna Bukedo". Siatempe mi helpis lin per alsendo de originala teksto, traduko laŭvorta en la hungaran kaj Esperantan lingvojn kaj klarigo de l`malfacilaj lokoj."