Okaze de la unua ekzameno en la Bohema Unio Esperantista, en jaro 1908 Ekzamena Komisiono informis Doktoron Zamenhof pri ĝi. Majstron Zamenhof respondis per la sekvanta letero:

Kun plezuro mi legis Vian sciigon pri la okazinta unua ekzameno en la Bohema Unio Esperantista. Mi sendas al Vi mian gratulon kaj mi esperas, ke Viaj atestoj donos al ni baldaŭ multe da perfektaj Esperantistoj. Al ĉiuj bohemoj, kiuj demandos min pri atestoj, mi kompreneble rekomendos la ekzamenojn en Via Unio.

via Zamenhof

Intertempe aperis libron :,,Praha;Ilustrita gvidlibro por turistoj" de Bohema Unio Esperantista, Biblioteko de <Casopis Ceskych Esperantistû> n-o 1, 1908(63 pĝ.11ĉ20,44 bildoj),kiun bohemaj esperantistoj sendis al Zamenhof. Li respondis per la sekvanta letero:

9.IX.1908

Karaj Sinjoroj !

Kun plezuro kaj sincera danko mi ricevis Vian bele eldonitan gvidlibron pri Praha. Bedaŭrinde mi nun estas terure superŝarĝita de laboroj kaj tial mi ne povas atente legi la libreton: sed kelkaj prove legitaj lokoj donas al mi plenan certecon, ke la libro estas tre bona kaj estos sendube tre utila.

via Zamenhof

La leterojn aperis en revuo ,,Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu", 1908, paĝo 84;