Júlio César PEDROSA's favorite articles

Display articles of:

  • Kronvirusa pandemio: Kion gravan ni povas lerni pro ĝi?

    La homaron vizitis malsano. Ŝajnas, ke iusence oni bezonis ĝin por ion ekkonscii Ni ĉesis estimi nian sanon kaj tiam venis malsano, por ke ni sciu, ke la sano estas la plej grava valoro . Ni ĉesis estimi la naturon, kaj tial ni ricevis tiun malsanon, por ke ni povu ĝui naturon kiel raran trezoron . Ni ĉesis funkcii kiel familio kaj tial la malsano fermis nin en niaj hejmoj, por ke ni povu denove funkcii kiel tradicia familio . Ni ĉesis estimi maljunularon kaj kriplulojn kaj tial…

  • Nova eldono de klasika verko pri la Fundamento

    Velger, Norma Esperantologio, 1999
    La Fundamento de Esperanto estas la baza verko por decidi pri „ĝusta“ kaj „bona“ Esperanto. „Klasika“ verko de Helmut Velger analizis ĝin en 1999. Nun ĝi denove estas havebla - en komentita eldono, kiu elmontras la postan diskuton ĝis 2016 ...

  • Henriko de Kleist: Enigmo (anekdototraduko)

    beligplastreto (Kien meti kiun?)
    Henriko de Kleist Enigmo Juna doktoro de la jurisprudenco kaj damo el la hejmo por majunulinoj, pri kiuj sciis neniu, ke ili havas amrilaton, troviĝis iam ĉe la komandanto de la urbo, en multnombra kaj respektinda societo. La damo, juna kaj bela, havis, kiel estis modo je tiu tempo, nigran beligplastreton sur la vizaĝo, kaj ja proksime de lipo, sur la dekstra flanko de la buŝo. Io okazigis, ke la societo dum iom da tempo retiriĝis el la ĉambro, tiel, ke postrestis nur la d…

  • Ni invitas vin al nia nuntempa ekspozicio "LA HOMO KONTRAŬ BABELO"

    Specimeno el la tabovitrino pri L.L.Zamenhof sur kolektmaterialoj
    Nia nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita " LA HOMO KONTRAŬ BABELO " estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj. Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.…

  • 10 jaroj depost forpaso de Claude Piron

    Claude Piron (26.2.1931-22.1.2008)
    la 26-an de februaro festus sian naskiĝtagon CLAUDE PIRON, kies 10jara forpasjubileo okazis la 22-an de januaro 2018. Belgdevena svisa psikologo kaj UN-tradukisto kaj interpretisto, samtempe elstara esperantisto, lingvisto, verkisto de facillingvaj rakontoj kaj krimaj kaj alistilaj noveloj (parte sub la pseŭdonimo Johan Valano), Akademiano, erudicia, tamen tre modesta kaj simpatia homo, kiu meritas ne estis forgesita. https://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron…

  • Veni

    Nigran nokton kun ventego, en ligna kabano sur dezerta monto. Viro: "venas?" Virino: "venas." Viro: "Venus al vi?" Virino: "Venu." Viro: "Alvenas?" Virino: "Ne alvenas." Viro: "Ankoraŭ ne alvenas?" Virino: "Venas." Virino: "Venu al mi refoje?" Viro: "Ne, ne enveneblas." Karaj amikoj, cxu vi povus bone kompreni la tekston? Diru al mi vian penson!

  • Atentu lango, revenas bumerango!

    Atentu lango, revenas bumerango!
    Vortoj povas vivi propran vivon. Vi eldiras ilin, kaj ofte tuj poste mem forgesas ilin. Tamen, aliaj homoj, same kiel vi, havas memoron kaj propran buŝon. Ili do povas pludiri viajn vortojn al aliaj homoj, foje eĉ kun propra interpreto! Aŭ, ili memoras la vortojn kaj poste, en la (por ili) konvena momento, konfrontas vin kun viaj propraj vortoj, ne malofte ekster la kunteksto. Tamen, ne paniku: se vi ĉiam estas honesta, respektema kaj sincera, vi havas nenion por timi! Male eĉ, vi estos…

  • Menso sana en korpo sana.

    msn2016-1
    Malsano estas pli ol la nura sekvo de simpla infekto de bakterio aŭ viruso. Kiam la menso ne fartas bone, pro streso, malfeliĉo, deprimiĝo aŭ alia kaŭzo, la imunsistemo kiu defendas la korpon estas malpli forta kaj oni malsaniĝas pri rapide. Inverse, malforta korpo ankaŭ ne helpas por senti sin bone en la kapo. Oni do flegu kaj la korpon, kaj la menson! Faru fizikajn ekzercojn por la korpo, kaj nepre ne forgesu bone trejni la rid-muskolojn!

  • Anstataŭ murojn, ni faru pontojn!

    msn2016-2
    Ni ĉiuj vivas sur la sama planedo, do estas ne-eviteble ke ni renkontiĝas. Diferencoj kaj malsamaĵoj ne minacas, sed riĉigas nian vivon. Kiam ni interŝanĝas niajn unuopajn vidpunktojn, ni ricevas duan manieron por rigardi la mondon! ​Ni do ne izoliĝu malantaŭ niaj muroj, sed forigu la murojn, malfermu pordojn kaj faru pontojn al homoj kun alia gusto, kulturo, religio aŭ opinio. Ni ne nepre devas havi la saman vidpunkton, sed almenaŭ respekti unu la alian. Nur tiel, ĉiuj homoj povas vivi kune…

  • Poezia anguleto - Ho! forton de l' vento al vi !

    Paska bondeziro
    En tiu ĉi ŝtorma kaj drama (prin)tempo ni alportas al vi sekvan poemon el la fama antologio "El Parnaso de popoloj". Kune kun la paska bondeziro ni deziras al vi, ke ĉiu el vi trovu en vi fonton de lumo kaj forto kaj sukcesu kuraĝe uzadi ĝin por atingo de Unueco en amo! Menso, koro kaj manoj de ĉiu el ni en la nuna malekvilibrega mondo nun bezonatas kaj gravas! Elkore Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi paĝo KANTO DE VENTO de Leo BELMONT (1865-1941…

  • proverbaro.net

    Jen lignulo Pinokjo, fora parenco de la barono de Munkhaŭseno / Ekzistas multaj mensogantoj en la mondo, sed ne ĉiuj estas fiaj. (cez)
    proverbaro.net proverbaro.net https://cezarkulturo.blogspot.de/

  • La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu varbas por marosalaj floketoj

    marjunulino
    La legendo pri la islanda marjunulino Alda, kiu nun eĉ varbas por marosalaj floketoj Estis iam marjunulino kun la nomo Alda. Ŝi havis verdajn okulojn kaj sovaĝan hararon. Ŝia kantado estas tiom kordisŝira, ke ĝi rabis la menson de la marveturantoj. La ununurulo, kiu restis sentuŝita de la kantado de Alda estis la juna fervora fiŝisto Brandur. Li kaptis fiŝojn ĝis malfrue en la nokto, kaj la flamoj de liaj fajroj dancis ĉirkaŭ la boaton. La lumo ne nur allogis fiŝojn, ankaŭ Alda proksimiĝis…

  • Hans-Georg Kaiser: Estu mojosa! (rimpoemo)

    Hans-Georg Kaiser Estu mojosa! Mojosu ĉe l' starto, je ĉies bonfarto. Senbride eĉ ridu, mojose ekfidu! Mojos' vin jam gloros, se hom' vin adoros; ĉielen vin levu, mojose ekrevu! Artistoj scivolas, kamufle eĉ rolas. Artistoj protestas, per mok' manifestas. Mojosu vivarto, ĝi helpu ĉe l' starto. Mojosu laŭveste leĝeru dumfeste. Ekhisu la velojn, ne lasu la celojn. Vi belu kaj dancu, mojose avancu. Desper' nin konsternas, sed…

  • Hans-Georg Kaiser: Vera sennaciulo: L.L. Zamenhof (prozpoemo)

    Hans-Georg Kaiser Vera sennaciulo - Ludoviko Lazaro Zamenhof Li ne volis estis nomata "majstro". Li ne volis, ke oni gloru lian personon. Tiu, kiu nomas lin majstro aŭ eĉ mastro, tute miskomprenas liajn intencojn. Mi pensas, ke ni akceptu la eksplicite esprimitan deziron de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ke oni ne nomu lin majstro! La karmemora Zamenhof havis la pseŭdonomon Unuel; li volis esti nur unu el ni, li ne volis sidi sur altaj tribunoj, po…

  • Meine Botschaft für 2022 - Carpe diem - pflücke den Tag - [eo en fr es pot it nl rus cn jap hu]

    Weiße Amarillis
    Meine Botschaft für 2022 My message for 2022 Mon message pour 2022 Mi mensaje para 2022 Мое послание на 2022 我对2022年的信息 2022年に向けた私のメッセージ Fotos von Albert Jäger Übersetzungen mit Deeple esperanto mit Google - Carpe diem - genieße den Tag - Schon lange kannte ich den Spruc…

  • eo - Zeichen für die Zahlen - Pri la invento de la signoj por la 'nulo' kaj 'nombroj' - de en fr es it rus ukr hu cz nl

    Herbstbilder
    Mi publikigis ĉi tiun artikolon ĉe Ipernity je la 30-an de decembro 2013 de - en - fr - es - it - rus - ukr - nl - hu - cz Pri la invento de la signoj por la 'nulo' kaj 'nombroj' 0 123456789 10 Malgranda rakonto por scivolemaj infanoj kaj sciamaj plenkreskuloj…

  • Du 'sanktaj' papoj - tri simplaj demandoj

    Heiligsprechung von zwei Päpsten in Rom
    [deutsch] Du 'sanktaj' papoj - tri simplaj demandoj Du papoj nun estas oficiala "Sanktuloj" Tio signifas: Laŭ la katolika dogmo ili estas en la "ĉielo" Katolikaj kristanoj rajtas nun kulti ilin kiel ekzemploj. 1. ? Ĉu estas la katolika ĉielo vere aspirinda kaj dezirinda ? Laŭ katolika dogmo ĝuas la kristanoj la komuneco de la divina triunuo.…

  • Meine Gedanken und Gefühle zum 80. Geburtstag Miaj pensoj kaj sentoj okaze de la 80a naskiĝtago My thoughts and feelings to my 80th birthday Mes pensées et sentiments à l'occasion de 80. anniversaire

    Mein Logo in Farbe
    Meine Gedanken und Gefühle zum 80. Geburtstag Miaj pensoj kaj sentoj okaze de la 80a naskiĝtago My thoughts and feelings to my 80th birthday Mes pensées et sentiments à l'occasion de 80. anniversaire Dank an alle für die vielen Glückwünsche zum Geburtstag Dankon al ĉiuj por la multaj bondeziroj al mia naskiĝtago Merci pour toutes félicitations à mon anniversaire thanks for all congratulations to my birthday Ich kann es selbst kaum glauben - dass ic…

  • Ĉu ni trovus instruistojn, se venkus Esperanto?

    Antaŭ kelkaj tagoj mi dissendis mesaĝon en Ret-Info pri francia iniciato enkonduki Esperanton inter la elekteblaj lingvoj ĉe abiturientaj ekzamenoj. Reage venis interesa demando: ....kompreneble estus bone se E povus esti parto de la abiturienta ekzameno. Mi tutkore subtenas, SED almenau mialande mankus instruistoj pri E. Mi timas ke same en Francio. SE ilia peticio estus akceptita, kion ili farus?.... Lige al la hungara situacio mi plurfoje ricevis similajn demandojn, do mi kundi…

  • Tre bela poemo de JULIO BAGHY : "Al nia Lingvo"

    Plaĉas al mi tiu poemo rilate al nia bela lingvo ESPERANTO! ... ĉu ankaŭ al vi???