Mi plantis malgrandan, ĵus ĝermitan cidonion (aŭ parencan planton, mi ankoraŭ ne scias) en vazon. Post kelke da semajnoj aperis en la sama vazo malgranda kreskaĵo simila aspekte kaj odore al bazilio: ĝi estis iu planto el la genro "Ocimum", eble "Ocimum canum" Sims aŭ "Ocimum americanum" L., nomata en Brazilo "alfavaca" aŭ "manjericão-de-folha-larga".
Ĉu tiu ocimo naskiĝis el semo kiu jam estis en la sama tero de la cidonio aŭ la semon portis birdo aŭ alia besto? Nu, kiu scias? Eble la naturo…
Mi atendis ĝis ĝi kreskis sufiĉe, kaj mi elprenis la ocimon kaj plantis ĝin en la ĝardenon. Post kelke da semajnoj… jen ĝi kreskis multe kaj jam estas alta je pli ol unu metro! La ocimo jam floras.
Antaŭ 6 monatoj mi ricevis donace 11 bromeliojn, kiujn mi plantis ĉirkaŭ la trunko de mangujo en la malantaŭo de mia korto. Ili estas el 3 specioj, kies nomojn mi ne trovis.
La bromelioj adaptiĝis rapide al la nova loko, kaj jen! Unu el ili jam floras!
Fakte tio temas ne pri vera floro, sed pri infloresko – la scienca nomo de tiaj floraroj. Sed tio ne gravas: en populara lingvaĵo (jen en Esperanto, jen en la portugala aŭ aliaj lingvoj) infloreskoj ankaŭ estas floroj.
Nu, estas ja pli grava la beleco de la (in)flor(esk)oj ol iliaj nomoj aŭ klasifiko…
Pliaj fotoj ĉi tie: juliopedrosaesperanto.wordpress.com/2018/02/27/bromelio-floras
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria