Tio okazis iom antaŭ mia edziĝo.
Tiam mi estis tre feliĉa. Mi kaj mia fianĉino estis kunuloj jam de pli ol unu jaro, kaj pro tio ni decidis edziĝi. La tuta familio iĝis ĝoja pro tiu festa okazaĵo.
Nur unu afero iom ĝenis kaj atentigis min, kaj tio estis la pli juna fratino de mia fianĉino.
Mia estonta bofratino estis tre bela kaj seksloga 18-jara fraŭlino; ŝi kutimis vesti sin per mallongaj jupoj kaj dekoltitaj vestaĵoj. Iun fojon, kiam ni estis solaj, ŝi kliniĝis komplice proksime de mi, kaj mi eĉ vidis ŝiajn kalsonetojn.
Iun tagon ŝi per telefono petis min iri al ŝia hejmo por helpi je la kontrolo de la invitoj kaj aliaj aferoj rilataj al la edziĝo.
Dum tiu tasko ŝi komentis, ke mi baldaŭ iĝos edzo de ŝia fratino, do mi iĝos ankaŭ ŝia bofrato… tamen ŝi havis sentojn kaj dezirojn pri mi, kiujn ŝi ne kapablis nek volis forgesi.
Ŝi volis amori kun mi – nur unu fojon! – antaŭ mia edziĝo!
Mi ŝokiĝis! Mi ne kapablis diri ion ajn.
“Kara, mi iros nun al mia ĉambro”, ŝi diris. “Se vi ankaŭ volas amori kun mi, venu al mia lito kaj mi estos tute via.”
Mi tre surpriziĝis. Senmovigite de granda miro, mi rigardadis ŝin, kiu, svingetante la pugon, supreniris la ŝtuparon al la ĉambro. En la plej supra ŝtupo ŝi haltis, demetis la etan kalsonon kaj ĵetis ĝin al mi.
Kion mi faru? Mi staris tie dum momento… kaj tuj turnis min kaj ekpaŝis al la antaŭa pordo de la domo; mi eliris el ĝi kaj rapide piediris al mia aŭtomobilo, kiu estis parkumita proksime de tie.
Sed… strange! Mia fianĉino kun siaj gepatroj staris apud mia automobilo kaj ridetis al mi. Ŝi ploretis pro emocio. Kiam mi proksimiĝis, ŝi ĵetis sin en miajn brakojn kaj kisis min pasie!
Mia estonta bopatro brakumis nin du forte kaj diris al mi: “Mia kara, ni estas tre kontentaj pro tio, ke vi estas aprobita en nia familia testo! Ni ne povus deziri por nia filino pli bonan viron ol vi. Estu bonveninta al nia familio!”
Moralaĵo: “Gardu la kondomojn en via aŭtomobilo!”
(Tradukita kaj adaptita el la portugala lingvo)
Ĝustigita en la 19 marto 2018.
Articles by Júlio César PEDROSA
Miaj ok jaroj
-
Miaj ok jaroj ("Meus oito anos"), tre konata kaj estimata brazila poemo, naiva omaĝo al la infaneco…
-
21 Jan 2021
Ridindaj Ministroj
-
Brazila prezidento kun siaj ministroj vizitas Bolivion. Alveninte en la najbaran landon, ili estas r…
-
09 Mar 2018
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
341 visits
MIKELO (Michel Dereyger) has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.