Brazila prezidento kun siaj ministroj vizitas Bolivion. Alveninte en la najbaran landon, ili estas ricevataj de la bolivia estraro en la palaco. La brazilano konatigas siajn kunvojaĝantojn:
- Ĉi tiu estas la ministro pri transportado, ĉi tiu - la ministro pri sano, jen la ministro pri edukado, la ministro pri kulturo...
Poste la bolivia prezidento prezentas siajn kunlaborantojn:
- Ĉi tiu estas mia ministro pri gaso kaj petrolo, ĉi tiu - la ministro pri mar-armeo...
Tiumomente la brazila prezidento ekridas. Li ridegas, ridegadas:
- Kiel!? Ministro pri mar-armeo? Vi ja ne posedas maron!
La bolivia prezidento tuj respondas seriozmiene:
- Mi ne ridis kiam vi prezentis viajn ministrojn pri sano, edukado, kulturo...
(Tradukita kaj adaptita de Júlio César Pedrosa el la portugala lingvo)
Articles by Júlio César PEDROSA
Mia Bofratino
-
Tio okazis iom antaŭ mia edziĝo.
Tiam mi estis tre feliĉa. Mi kaj mia fianĉino estis kunuloj jam…
-
23 Mar 2018
La Miozoto
-
Laŭ Ismael Gomes Braga, ĉi tiu estas la unua brazila portugallingva literaturaĵo tradukita en Espera…
-
12 Feb 2018
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
300 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.