de - en - fr - es - rus - nl - it - cn - jap


6. Kiu kaj kio mi estas -
akordo de korpo - spirito - animo


Nun mi estas scivolema
pro la informoj de Alina kaj Alino
pri korpo spirito kaj la liber' senmorta egoo

? kiel akordi nun korpo - spirito kaj la liber' senmorta egoo ?
Kelkfoje mi pripensas de tiu temo
malrapide mi malpacienciĝas

.... Do - subite okazas ....
.... kiel ĉiam ....

?
mi ne scias kiel - mi ne scias kiam
?

Miaj geamikoj sidas antaŭ siia domo en la suno
Alina kaj Alino
Manuela kaj Manuelo - liaj infanoj
Nina kaj Nino - iliaj vizitantoj

-1-


» Saluton - Alberto - ni ĝojas revidi vin «

- agrabla estas tia bona saluto -
- la sama pacema etoso kiel lastfoje -

» Kiel vi fartas - Alberto «
» Nu - mi fartas bone «

» Verŝajne vi havas novan demandon -
Mi supozas - vi volas scii
iomete pri la akordo
de korpo - spirito - animo/la liber'-egoo
Ni faris vin scivolema
nu - Alberto - tiel ja estas la vivo
novaj scioj postulas novajn demandojn
Estas nature kaj bone «

-2-

» Vi povas esti kontentaj - Alino kaj Alina -
Vi scias jam tiom pli ol ni «
» Alberto - ankaŭ ni estis
antaŭ longaj tempoj tie
kie vi estas nuntempe
Ĝoju - ni nun povas helpi al vi
Venu - promenu al belega loko «

La domo situas sur monteto
ni iras tra la ĝardeno
Subite ni rigardas sur vasta riverovalo
la ondoj brilas en lumo
sube glitas mallaŭte ŝipo sur rivero
.... mirantaj ni restas ....

» Eĉ por ni estas tiu rigardo ĉiam belega - Alberto «

-3-


Ni sidiĝas sur benko
' preskaŭ kiel sur nia planedo - mi pensas
nur ĉio pli helas kaj klaras '

Post longa kaj profunda silento
ekparolas Alino

» Nu - do - Alberto
Bonege mi komprenas vian scivolemon
mi antaŭpensis - ke vi iam demandus pri tio temo

? Kiel nun klarigu al vi ?

Imagu - iu homo volas vojaĝi
al nekonata lando
Li scias ke tiu lando ekzistas
kun belegaj pejzaĝoj
ĉirkaŭita de altaj rokoj

-4-


Nun li preparas malgrandan ekspedicion
estas eta teamo
tri personoj - kvar taskoj
1. kuiristo - por manĝaĵo kaj trinkaĵo
2. teknikisto por foti kaj filmi
3. estro por plani ĉiutagajn etapojn
4. kaj por kontakti vespere aŭ nokte la hejmon «

» Ho - Alino - mi sentas pri via intenco
malrapide mi komprenas la signifon «

» ? Nu - Alberto - kion signifas ? «

» Alino

Mi
ja estas la teamo


Mi bezonas pro mia enkarnigxo
korpon - ĝi uzas
lumon - aeron kaj diversajn materiojn de tero
la spirito registras ĉion
la lokojn - la ĉiutagan agadon
kaj memori kiel komputilo

la liber-egoo planas ĉiutagajn taskojn
por celo de voĵaĝo
do - nun mi komprenas pli ekzakte:

La kontakto kun la hejmo
estas esenca

Lacema pro la ĉiutagaj penegadoj
mi kontaktas mian hejmlokon
mi raportas pri la pasinta tago
kaj ricevas novajn taskojn kaj energion
precipe por malfacilaj agoj
Tio okazas nokte per sonĝoj
Al proksima mateno mi vekiĝas
plenita kun novaj energioj «

» Ho - vi pravas ekzakte - Alberto -
vi komprenis nun ĉion -
ŝargataj
la energioj de korpo - de spirito
kaj precipe la energioj de liber'-egoo
La nokta kontakto per sonĝo
kun via hejmo en alia lando
helpas al vi
perfektigi vian vivon «


-5-


Ni rigardas suben sur la rivero
ĝi estas simbolo por la fluo de la vivo
la ŝipo - portata de la akvo
nia ego - portata de la vivofluo
tiel ni atingas certe kaj fidinde nian vivocelon

Rideto pri la faciligo kaj rilaksado
venas el mia koro
mi brakumas mian amikon 'Alino'
» Dankon - Alino - elkoran dankon «

ni sidas longe - tre longe
silente
Ne ekzistas tempo
nur la momento

-6-

Mia menso - kiel fotilo -
konservas ĉiujn ĉi tiujn komprenojn.
Bonaj memoroj restos.

Mi feliĉas.
Nun mi komprenas la kunlaboron
pli klara de korpo menso kaj animo.

..............................................

Tiam - mallaŭtaj paŝoj
mano atingas milde mian ŝultron
» venu - Alberto -
post belega okazo belega fino «
» Jes - Alina «

Ni ekstaras - iras malrapide al domo
» malgrandan surprizon - Alberto -
mi scias - vi ŝatas trinki tiun trinkaĵon «

-7-


Mi trinkas - bongustan 'Chai-latte'


....malrapide mi endormiĝas ....
?
.... mi ne scias kiel - mi ne scias kiam ....
?
....Mi vekiĝas ....
.... antaŭ miaj okuloj aperas ....
.... mia amata rivero Elbo ....
.... la ondoj en sunlumo brilantaj ....

-8-

Kaj mallaŭte - tiam pli laŭte
mi ekaŭdas en mia koro
kanton - kanton de la vivo kaj de la ĝojo
per ĉiuj sensoj kaj feliĉe
mi aŭskultas al la multspecaj voĉoj

-9-



Ĝoj'! Fajrero belradia - Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via templo iras, preĝi vin.
www.ipernity.com/blog/elbertinum/458123

Horizontoj - revo aŭ realo
ĉiu rajtas decidi por si mem
vi havas la liberan elekton




Teksto - fotoj - traduko de Albert Jäger


Multaj vivoj - rakonto [de] [eo] [hu] [es] [fr] [en] [eo/cz]
www.ipernity.com/blog/elbertinum/110780

Horizontoj - revo aŭ realo - 1.1 parto - ekmarŝo al nova mondo [de] [fr] [en]
www.ipernity.com/blog/elbertinum/159115


..................................