Peter Wagner
En la litoj de Berlino


La prostituitino Sonia Rossi verkis furorlibron


Sonia Rossi vivas ĝuste la revon de ĉiu ajn libroverkisto, sed ŝiaj gepatroj scias nenion pri tio. La berlinanino havas 25 jarojn kaj publikis jam rememorojn, en kiuj legeblas kiel ŝi masaĝis virojn en pluraj jaroj kaj gedormis kun ili por povi studi matematikon en la ĉefurbo. La libro „Fucking Berlin“ (eldonejo Ullstein) monaton post la publiko troviĝas en la furorlistoj, sed nur dek el la geamikoj de Sonia scias ion pri tio. Eĉ la patrino estas sen diveno, kio koncernas la sukceson de la filino en Germanio. „Tio estus tro granda ŝoko por ŝi“, diras Rossi – la nomo estas pseŭdonomo.

La historion, kiun ŝi verkis, rememoras pri la libro de la 19-jara francino Laŭra D., kiu printempe timigis tutan Francion – ŝi verkis pri si mem kaj miloj de junaj inoj, kiuj financas sian stuadaon nur pere de prostituado. Ĉe Sonia Rossi estas simile: Antaŭ sep jaroj ŝi vojaĝis el Italio al Berlino por studi matematikon. Ĉar la gepatroj ne povas doni monon al ŝi, ŝi baldaŭ frapas la pordon de ofertanto de interreta erotiko kaj montras sin nuda antaŭ la kamerao. Kiam la mono ankoraŭ tiam estis rara, ŝi legas denove laborlokajn anoncojn kaj fine staradas en speco de masaĝa salono, en kiu la viraj klientoj postulas ankaŭ pli ol masaĝon. Ne la paŝo de la masaĝo al la sekso estis laŭ ŝi la komplika, ŝi diras nun: „La salto en la frida akvo montriĝis alia. Sed kiam mi havis unuafoje fremdan viron nudan antaŭ mi, kiu volis ion de mi - jen la defio. Oni bezonas certan tempon por kutimiĝi al tio.“

Homoj de la urbokvartalo „Monto de Prenzlau“ kun basbala ĉapo surkape kaj infansidilo sur la biciklo baldaŭ demandas pro ŝi. Aŭ viroj, kiuj rakontas al ŝiaj edzinoj, ke ili nur intencas aĉeti cigaredojn. Anstataŭ tio ili pagis kvardek eŭrojn por rapida sekso. „Viroj laŭ principo estas multe pli simplaj ol inoj“, diras Sonia. „Ili volas seksumi sen tio, ke la geseksumantino tri semajnojn postvokas ilin. Ankaŭ mi komprenas tion kaj trovas tion simpatia kaj en ordo.“ Sonia faris la laboron libervola. Laŭ ŝi sen la subteno de bonfarta familo samtempa studado kaj laborado apenaŭ eblas. „La inoj scias tre bone, ke ili ne povas enspezi tiom da mono kun alispeca okupo.“




Sonia Rossi intertempe forlasis la dubindan masaĝsalonon por verki la libron, en kiu ŝi ja ne rakontas novan historion, sed - eble tiel ankaŭ la rapida sukceso estas komprenebla - historion denove kaj denove legatan el la plu supozita tabusceno bordelo. Vere perpleksiga estas la mirinde klara rekta germana, kiun ŝi skribas. La ina lektoro, oni diras, ne havis multe da laboro kun la libro. Kaj tio indas mencion: Kiam Sonia en la jaro 2001 venis al Germanio, ŝi apenaŭ parolis germane. „La alian mi lernis kiel aŭtodidakto“, ŝi diras nun kaj cerbumas en preskaŭ perfekta germana pri sia futuro.

Kelkaj ekzamenoj kaj la diplomlaboraĵo ankoraŭ disigas la studentinon Sonia de la matematik-diplomo, de tio, kio nomiĝas normala laborvivo. Jam nun io mankas al ŝi: „La kamaradeco en la masaĝosalono“, ŝi diras. Ni ĉiam longe atendis klientojn kaj intertempe kartludis, kune manĝis kaj trinkis – tion oni ne faras en normala laboro.“ „Mi supozas, ke mi neniam en mia tuta vivo rehavos tiajn karajn kolegojn en laborloko.“

trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el Sudgermana Gazeto


https://popularscienco.blogspot.com/