Hans-Georg Kaiser
Knabo ludas kun plastaj trinkujoj


Ĉu li metu flanken ĉiujn,
aŭ nur iun aŭ nur iujn?
Li ne scias vere bone.
Ĉu prefere tiun fone?
Kiel ajn li faros ĝin,
mankas iom la rutin'.

Ĉu li metu ĉiujn vice,
ĉu en aro laŭpolice?
Ĉu li lasu ilin sune?
Ĉu stakigu ilin kune?
Li plu luktas pri decid'.
Ĝenu ne per laŭta rid'!

Ĉar la knabo ne nur ludas,
sed pripensas kaj konkludas,
forgesante pri la mondo
dum medito pri la rondo.
Li konstruas kun cerbum'
dum fotado por album'.

https://cezarfotoj.blogspot.com/
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/