Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: David S. / Cezar

  • Hans-Georg Kaiser: Hom', ne fumu! (rimpoemo)

    - 24 May 2010
    Hom' ne fumu
    Hans-Georg Kaiser Hom', ne fumu! Se kamentubo fumas, mi pro l' klimat' cerbumas. Sed kial fumu homo? Hom', pensu pri Sodomo. Konzernaj ĉefoj ridas, se homoj sin ne bridas. Se fumas hom' kun forto, minacas tiun Morto. Fumantoj ne remaĉas, ke cigaredoj aĉas. Fumantojn ŝatas Morto, pro ties pekosorto. Glosoj Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estis urboj neniigitaj de Dio pro pekoj de iliaj loĝantoj. Sodomo, Gomor…

  • Hans-Georg Kaiser: Servopreta seĝo (rimpoemo por foto de David)

    - 01 Dec 2009
    servopreta seĝo
    Hans-Georg Kaiser Servopreta seĝo „Dio mia, kun respekto, kial tio? Ĝi aspektas kiel kio?“ Elanime krias io: „Seĝ-ebrio! Aĉa meblo- blasfemio!“ Sed la seĝo kvazaŭ knaras nesekrete: „Servoprete mi ja staras!“ cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • Davis S.: foto + Hans-Georg Kaiser: Bugivugi-piano (rimpoemo)

    - 03 Mar 2012
    Bugivugipiano
    Hans-Georg Kaiser Bugivugi-piano "Sen bier' muzik' ne sonas", nin la pianist' admonas. "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj sobre krudas." La muzik' bezonas fluon kaj biero peras ĝuon. Tuj bieron do alportu, ke muziko mia fortu." Refr. (dufoje): "Sen bier' pian' ne ludas, aŭ la sonoj sobre krudas." PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David Sn. Nur la biero sur la…

  • Hans-Georg Kaiser: Dentradulo (rimpoemo por foto de David S.)

    - 14 Jun 2015
    dentraduloj
    Hans-Georg Kaiser DENTRADULO Mi povas vidi vin en felo, tra via haŭto el mielo. Mi fiksas vin per ŝtalokuloj kaj vidas, ke vi estas nuloj. Maŝina estas mi, ne drola, nur por rezisti tre malmola. Sed, se vi tiel plu min gapos mi vin tuj per martelo frapos. Kaj se vi pensas, ke mi aĉas, jen sciu do, ke vi nur klaĉas. Se estas hom' sen fantazio, li vidas nur sin mem post ĉio. PS: Spontane verkita por tiu ĉi konstruktivisma foto de David Sn. https://ce…

  • Hans-Georg Kaiser: Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (rimpoemo) + David Sn. (foto)

    - 16 Jun 2015
    Ĉu mapo del' land' Kraterio?
    Hans-Georg Kaiser Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (por foto de David el Izraelo) Ĉu mapo de l' land' Kraterio? Ĉu eble Laflandio? Amikoj, mi estas ne Dio. Sed David pli scias pri tio. Respondis do David ĝentile: "Cerbumu ne plu tro subtile, mi diras nun sobre trankvila: jen arbotrunk' renosimila." https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • David Sn / Hans-Georg Kaiser: Suno kun verdaj okuloj (foto + rimpoemo)

    - 16 Jul 2015
    Suno kun verdaj okuloj
    Hans-Georg Kaiser Suno kun verdaj okuloj (por foto de David S) Kun la suno en la koro pli agrablas ĉiu horo. Eĉ frosteca hom' pli fidas, se la brila Suno ridas. Se eĉ hom' laŭ Sun' elkoras, homon tian ni adoras. Eĉ la trista ino Luno brilas hele nur pro Suno. Kaj dum Sun' smeraldokulas, ĉar la koro verde brulas, jen ĝi plenas de espero pri pacverda mond' sur Tero. https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • David Sn.: Testado (foto) Hans-Georg Kaiser: Knabo ludas kun plastaj trinkujoj (rimpoemo)

    - 07 Jul 2014
    Testado - Knabo ludas kun plastaj trinkujoj
    Hans-Georg Kaiser Knabo ludas kun plastaj trinkujoj Ĉu li metu flanken ĉiujn, aŭ nur iun aŭ nur iujn? Li ne scias vere bone. Ĉu prefere tiun fone? Kiel ajn li faros ĝin, mankas iom la rutin'. Ĉu li metu ĉiujn vice, ĉu en aro laŭpolice? Ĉu li lasu ilin sune? Ĉu stakigu ilin kune? Li plu luktas pri decid'. Ĝenu ne per laŭta rid'! Ĉar la knabo ne nur ludas, sed pripensas kaj konkludas, forgesante pri la mondo dum medito pri la rondo. Li konstruas kun cerbum' dum fotad…