http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/11/kalman-kalocsay-kalocaj-la-celoj-dronis.html


Kalman KALOCSAY
La celoj dronis


La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas
Ĥimeroj por apokalipsa rajdo.
La time trema koro vane serĉas
Eskapon de l' minaca sanga tajdo.

Mi vidas jam ĉen-rompi ĉie dise
La mondo-skuan Stulton ĉiopovan,
Kaj dume, delikate, zorge ĉize
Fabrikas tiun ĉi soneton novan.

- Kiam anoncis ploro kaj vekrio
Kaj en la noktoj horizonta ruĝo:
"La gotaj hordoj en la Imperio!"

En Romo iu staris, sen rifuĝo,
Pensante reve pri l' Aŭgusta paco
Kaj flustris kelkajn versojn el Horaco.