http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-niaj-imagoj-prozpoemo.html


Cezar
Niaj imagoj


Ke ni imagas ion,
nur ni mem imagas,
sed en vero ridas
glatrazita Dio
en sia kosmoŝipo
tiel laŭte pri ni,
ke plua praknalo
turnos la direkton
de la universo baldaŭ tiel,
ke ni ĉiuj falos
en grandan
nigran
truon.

Tiel ni perdiĝos por ĉiam,
kaj tiel ankaŭ nia imago,
ke ni imagas ion,
trovos sian tombon
en nigra truo.


Tiel ni atingas fine
la senatribuan nulstaton,
en kiu la nulo
eĉ en pensoj
ne plu
ekzistas.

Amen!


PS: Amen: Hebrea vorto, signifanta „tiel estu!“ kaj uzata kiel lasta vorto de preĝoj: diri amen al io (ĝin aprobi); se ne estus „sed“ kaj „tamen“, mi al ĉio dirus amen[1]; ameno diablon ne forpelas[2].