Cezar
Ĉu nombroj ekzistas?


Ĉu ekzistas
vere unu,
ĉu la nulo
estas ebla?

Ĉiu nombro
en realo
estas nepalpebla.

Nombroj estas
nur enpense.
Ili tute ne
ekzistas.

Kaj mi tial
kalkuladojn
jam pro dub'
rezistas.