Cezar
Ho, faduo...

Ho, faduo,
ho faduo,
mediteranea ĝuo.
Kantado kun impeto,
kun forto de magneto.

Ho, faduo,
ho faduo
el malgaja sentofluo,
laŭ blusomar' sen streso,
melankolipermeso.

Ho, faduo,
ho, faduo,
en havenoj kaj sen bruo,
de praa temp' vizio
por ĉiu kaj nenio.

Ho, faduo,
ho, faduo,
jen saŭdada rendevuo,
sinten' sen iluzio
el vi, Portugalio.

Ho, faduo,
ho, faduo...