Cezar
Sen Dio


Fariĝas ŝafo lano
kaj el la lano luno.
Luneto iĝas pano
kaj el la pano puno.

Fariĝas io torto
kaj torto lasta ero,
el torta ero sorto,
el sorto kariero.

El homo iĝas aĵo
kaj el la aĵoj ĉio.
Post ĉiu maskkorsaĵo
kaŝiĝas hom', ne Dio.