http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/adjektivoj-atributa-kaj-predikata.html


Adjektivoj atributa kaj predikata

Atributo: alta domo; domo alta.
Predikato: la domo estas alta.

A. atributa: mi nomis la homon malhonestan = mi diris la nomon de tiu malhonesta homo.
A. predikata: mi nomis la homon malhonesta = mi diris, ke tiu homo estas malhonesta.

A. atributa: li konstruis la pli altan domon = li konstruis la domon, kiu estas pli alta.
A. predikata: li konstruis la domon pli alta = tiel, ke ĝi fariĝis pli alta.

Ankaŭ participo estas aŭ atributa aŭ predikata: la skulptisto prezentis la reĝon rajdantan. (p. atributa) = la reĝo estis rajdanta en la momento, kiam la skulptisto prezentis lin al iu alia gravulo (interkonigo); la skulptisto prezentis la reĝon rajdanta (p. predikativa) = li skulptis statuon de la reĝo, kiel rajdanton (skulpto).


PS: trovita en D-ro Leopold Dreher, Supera Kurso de Esperanto, Asocio de Esperantistoj en Pollando, Varsovio 1958, tria eldono