http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vinetu-kaj-frakasman-morala-kanto.html
Cezar
Vinetu' kaj Frakasman'


(Morala kanto en la regurda maniero de balado)


Vinetu', la indiĝeno,
ŝanceliĝas jam kun peno;
eĉ ne helpas Manituo
pro la fajroakvoĝuo.
Post sobriĝ' la ruĝa viro
iĝas ree kavaliro.
Vi pri tio ne tro ridu
kaj mokemon vian bridu!

Frakasman', la blanka frato,
stumblas nun jam sen konstato.
Kun botelo da viskio
li kantegas: Mij, hi Dijo!


Post sobriĝ' la blanka viro
iĝas ree kavaliro.
Vi pri tio ne tro ridu
kaj mokemon vian bridu!

Ambaŭ estas forta paro,
nur ne plu dum tia faro
pro soifo alkohola
en salon' de certa Lola.

Post sobriĝo ĉiu viro
iĝas ree kavaliro.
Vi pri tio ne tro ridu
kaj mokemon vian bridu!



Rimarkoj: Ambaŭ sinjoroj estas romanfiguroj de Karl May, konataj ankaŭ pro la filmoj. Romanoj de Karl May estas tradukitaj en Esperanton. (Cez)

Karl May en Esperanto:

http://karlmay.leo.org/kmg/sprachen/speranto/enespe.htm