http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-se-jukas-la-kap-rimpoemo.html

Cezar
Se jukas la kap'

Se jukas la kap',
tre helpas la sap'.
Se mankas eĉ klap',
ne estas eskap'.

Se mankas la saĝ',
en kiu ajn aĝ',
ne helpos kuraĝ'
aŭ fuĝ' per vojaĝ'.

Se tias la sort',
ne savos vin vort'
aŭ nova pasport',
sed jam nur la mort'.