Hans-Georg Kiaser
Elefantoj
Griza elefant'
paŝas tra la land',
ĉiam laŭ komand'.
Laŭta elefant'
kiel trumpetant'
petas vin pri plant'.
Drinka elefant',
la biertrinkant',
serĉas eĉ post vand'.
Forta elefant'
levas kun konstant'
arbojn, ne pro vant'.
Saĝa elefant'
paŭzas ĉe la rand',
fajfas jam pri grand'.
Hans-Georg Kaiser
Homoj estas elefantoj,
elefantoj homoj.
La konduto tre similas,
foje eĉ la nomoj.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.