Kiel specimeno ni rigardu p. 8:

Abendvogel, krepuska papilio --

laŭvorte "vespera birdo"; jam 1857 (!) la Universal-Lexikon de Pierer plusendas al Dämmerungsfalter, laŭvorte "krepuska papilio"; aliaj trafoj ĉiuj estas pli aĝaj; kutima vorto ĝi nur estas en Adelung 1793 (!), jam 1834 (Damenconversationslexikon) nur plu kromformo post Abendfalter.

Abendvölker, okcidentaj popoloj, okcidentaj nacioj --

Sola trafo en Adelung 1793, poste ne plu (!); la traduko de Zamenhof estas ĝusta.

Abendwärts, okcidenten --

Plej "moderna" leksikona trafo en Adelung 1793 (!), poste nur plu en la lutera traduko de la Biblio aŭ en tradukoj el grekaj klasikuloj (Homero ktp.), ĝusta traduko.

Abendweite, okcidenta termezuro --

Iu astronomia termino, uzata de Adelung 1793 ĝis ankoraŭ Brockhaus 1911, sed la traduko estas nekomprenebla kaj nete malĝusta [1].

Abendwind, okcidenta vento --

Ĝusta, de Adelung 1793 ĝis Meyer's 1905. Hodiaŭ ne plu uzata, sed simple Westwind.

Abendwolf, hieno --

Brockhaus 1809 notas ĝin kiel kromformo en la artikolo pri Hyäne, Pierer 1857 plusendas al Hyäne, poste ne plu uzita. Ĝusta traduko, sed en 1895 jam arkaa vorto.

La faktoj estas sufiĉe seniluziigaj: Zamenhof tradukis iun fonton, kiu jam ne plu estis aktuala, moderna germana en la 1890-aj jaroj, sed arkaiĝis jam preskaŭ duonan jarcenton pli frue. Ne vivinte en Germanlingvujo Z. ne ekkonis tion. Kiel moderna vortaro de la 1890-aj lia GVGE de 1894 ne taŭgis.

------

[1] Abendweite estas la ero de la horizonta linio inter la okcidenta punkto (do la punkto, kie pensita linio de la pozicio de la observanto rekte okcidenten trafas sur la horizonto) kaj la punkto, kie stelo malaperas malantaŭ la horizonto vidata de tiu pozicio. Ĉe la suno Abendweite ŝanĝiĝas laŭ la sezono, dum la ekvinoksoj ĝi estas nula (t.e. la suno malaperas malantaŭ la horizonto precize en la okcidento). Ĉe steloj ĝi estas pli aŭ malpli konstanta, almenaŭ laŭ la mezur-eblecoj de la 19-a jarcento. Oni precipe bezonis kalkulon pri Abendweite dum navigado por korekti la indikojn de la kompaso pro la diferenco inter magneta poluso kaj geografia norda poluso, la tiel nomatan ekarton de la kompaso, vd. en Vikipedio.