Ofte la "studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo" troveblaj en "Lingva Kritiko" estas interesaj - inter multaj aliaj ekzemple la fonaj informoj pri OA 9 de 2007 kaj pri la aktuala listo de rekomenditaj landnomoj, kiujn ambaŭ ĉefe preparis kaj influis Wennergren.

Post ensalutado oni povas diskuti pri studoj publikigitaj en la retejo - principe kaj teorie. S-ro Wennergren rezervas al si la rajton aprobi diskuterojn antaŭ publikigo - kutima kaj pravigebla rimedo por garantii minimuman nivelon de la reagoj.

Nu, mi komentis kelkajn studojn tie, en sobra, neniel ofenda tono. I.a. temis pri la kontribuo de Wennergren "Kial do oficialigi?" - Mi laŭdis la aperon de la Naŭa Oficiala Aldono (OA 9), preparita ĉefe de Wennergren mem. Sed ja, mi ankaŭ atentigis, ke la enkonduko al OA 9 rekte lezas la preskribojn de la Fundamento (ĝi nome malĝuste insinuas, ke vortoj el OA havus malpli altan statuson ol vortoj el FdE laŭ stato de 1905, dum la Antaŭparolo al FdE klare diras, ke AdE "pligrandigas la ĝisnunan Fundamenton", aldonitaj vortoj do ekhavas la tute saman statuson kiel tiuj jam en FdE en 1905).

Pasis la someraj tagoj kaj miaj komentoj ne estis afiŝitaj. "Ĉu Bertilo eble ferias en iu arbara ĉaledo sen komputilo", mi supozis kaj iam afable demandis, ĉu li ricevis miajn notojn kaj ankoraŭ publikigos ilin - nenio.

Intertempe Bertilo aktive kundiskutis en iu reta diskutejo, do tamen ne estis en senkomputila izoliteco. Dua demando, ĉu eble tamen iam, nu? - Neniu reago ĝis hodiaŭ.

La sama ludo kiel ĉe aliaj "Akademianoj" el la Kiselman-cirkleto do. Ne respondi, malŝalti la akademian diskutejon je iu preteksto, sed ja ludi teatraĵojn en UK. Bone, ke tiaj homoj ne plu havas monopolon pri informiloj.
_____________________________________________________________________

Legu la tutan rakonton pri OA 9 en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I).
_____________________________________________________________________