Ili nek konas la Fundamenton de Esperanto, nek la historion de la propra Akademio - jen la rezulto de la hontinda sinprezento de la "prezidanto" kaj "vicprezidanto" Kiselman kaj Dasgupta en la jubilea UK en Lillo 2015. Jen la kerno de la leginda raporto de Andreas Kück.

Jam antaŭ jaro Fundament-fidelaj esperantistoj pro tio alvokis la esperantistojn defendi Fundament-konforman Esperanton kontraŭ la Kiselman-cirkleto, kiu aroge nomas sin "Akademio". En la "Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto" tekstas:

"Ni insiste petas ĉiun esperantiston energie kontraŭstari la ektuŝon de la lingva unueco de Esperanto fare de „akademianoj“ agantaj kontraŭ la Fundamento."