Niaepoke oni produktas pli ol cent filmojn en ĉiu jaro en Berlino. Sed nur en parto el ili la urbo estas identigebla kiel tia. Tipa ekzemplo estas "Lola kuras" (1998), kie oni facile ekkonas la ponton Oberbaumbrücke super la rivero Spree, super kiu Lola kuras al la banko de sia patro por ekhavi 100.000 markojn, per kiuj ŝi volas savi sian amikon. Sed kie estas la banko? Nu, la konstruaĵo neniam estis banko. Temas pri "Hôtel de Rome" ĉe Bebelsplatz, unu el la plej multkostaj de la urbo, vid-al-vide de la jurista biblioteko de Humboldt-Universitato. Por la filmo oni "ŝminkis" ĝian fasadon al iu fantazia "Deutsche Transfer Bank". Kaj je kiu stratangulo atendas ŝia amiko Manni, por ke ŝi alvenu ĝustatempe kun la mono por eviti la venĝomurdon de la krimuloj? ...

Tiajn demandojn klopodas solvi berlinaj film-amantoj. Jam ekzistas listoj de filmoj, kie la urbo estas kuliso, eĉ en Vikipedio. La plej konatajn scenejojn oni povas eĉ viziti per busa ekskurso. La buso haltas ekzemple apud la Pordego de Brandenburgo kaj en la busaj televidiloj oni montras la faman scenon el la politika komedio de Billy Wilder "Unu, Du, Tri" (1961), en kiu la juna komunista protagonisto traveturas ĝin per motorciklo por iri al la soveta sekcio de la urbo, ne sciante ke oni "ornamis" lian motorciklon per slogano "Rusoj iru hejmen!".

Aparta okazo estas "La Bourne-Konspiro" (2004). Kelkaj scenoj disvolviĝas en la filmo en Berlino kaj estis filmita tie, i.a. en la hotelo "Westin Grand", kie ankaŭ okazas la fina dramo en "Victoria" (2015). Poste Bourne en la filmo iras al Moskvo, kie okazas spektakla persekutado de li per policaj aŭtoj, kiu finas en amasa akcidento en tunelo. En la realo, ankaŭ tiuj "moskvaj" scenoj estas filmitaj en Berlino, nome en la nord-suda tunelo, kiu komenciĝas apud la nuna ĉefstacio (kaj en 2004 ne jam estis preta por publika trafiko).

Ĝi denove estis la scenejo en "Ni estas la nokto" (2010), en kiu tri vampirinoj faras noktan vet-veturadon en iuj Porsche-aŭtoj malgraŭ la alidirekta trafiko. Filmo, cetere, kiu enhavas eble la plej "belan" memmortigon de la film-historio: La vampirino Charlotte atendas la sunleviĝon super Berlino sur la "Diablo-Monto" kaj restas ĝis kiam la sunradioj forbrulas ŝin - la sola metodo por vampiroj trovi la morton. La Diablo-Monto estas altaĵo, kiu konsistas el ruinoj de domoj bombitaj dum la milito. Dum la malvarma milito ĝi servis al la usona armeo kiel spiona radiostacio subaŭskulta (la restaĵojn oni vidas en la filmo), nuntempe i.a. por vintra sledado kaj somera kajtado. Ne mirinde, ke la tre speciala ejo kun sia emociiga etoso estis uzita por ankoraŭ pluraj aliaj filmoj.

Emociiga ankaŭ estas la GDR-filmo "La legendo de Paŭl' kaj Paŭla" (1972): Neebla amo en socialisma tristeco, ie inter realo kaj fabelo. En fama sceno la amanta paro veturas, kuŝante en lito, sur hipi-stila ŝipo en Rummelburger Bucht, river-brako de Spree (de min. 1 en la varbfilmeto). La borda vojo, de kiu la sceno estas filmita, de kelkaj jaroj nomiĝas "Bordo de Paŭl' kaj Paŭla" - malofta okazo, ke publika strato estas nomita laŭ filmo.

Berlino kaj filmo - bona kombinaĵo por lerni pri ambaŭ samtempe.