Dum la Ido-krizo de 1907 / 1908 montriĝis, ke la multmembra LK estis ne sufiĉe fleksebla kaj reag-kapabla. Estis fondita „Supera Komisiono“ de LK, nomita „Esperantista Akademio“ (AdE). Ĝian rolon kaj taskon, ĝian memkomprenon fiksis „deklaracio“, kies principoj baze validas ĝis en nia epoko, nome „nura kontrolado de la evolucio de la lingvo“: „Sekve ĝi povas nur konstati novajn vortojn aŭ formojn, kaj ilin sankcii, se la uzado montris, ke ili estas taŭgaj kaj ĝenerale akceptitaj de ĉiuj“. [1]
La kerna frazo de la Deklaracio tekstas:

"La tasko de la L. K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento nek la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas."

Komparu kun art. 1.1 kaj 23.1 de la statuto de 2009:

"Art. 1.1 Stat. 2009: La Akademio de Esperanto - mallonge indikota per la vorto Akademio - estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
Art. 23.1: La Akademio solvas la al ĝi submetitajn lingvajn demandojn laŭ la principoj de la „Fundamento de Esperanto“.

En Dec. 2014 la nuna "AdE" (pli trafe la neaŭtoritata Kiselman-cirklo) publikigis proponon pri reviziado de sia statuto 2009. La misa art. 1 pri ĝia celo tamen esence restu kiel en 1908.

Kial ambaŭ tekstoj estas misaj? - Laŭ la Antaŭparolo al la Fundamento (A), ĉefa tasko de LK kaj AdE kiel „centra aŭtoritata institucioj“ (ACI) estas gardi la unuecon de la lingvo (A 1.1, A 10.2 kaj plurloke). Se ekestas nova ĝenerala interkonsento pri „ĝusta“ Esperanto, ACI aldonu ĝin al FdE (kiu reprezentas la ĝisnunan ĝeneralan interkonsenton) en formala proceduro. Lasttempe tio okazis en 2007. La esprimo „fundamentaj principoj“ estas svaga kaj lezas la principon de klareco (A 3.1 „klaraj, tute difinitaj fundamentaj leĝoj“ kaj plurloke). Nek LK, nek AdE iam listis kaj konkretigis ilin. Pli trafe estus ia priskribo de la tasko („celo“) de AdE laŭ jena modelo:

Propono (2015-08):

"La Akademio de Esperanto - mallonge indikota per la vorto Akademio - estas sendependa lingva institucio, kiu plenumas la taskojn de centra aŭtoritata institucio en la senco de la Antaŭparolo al la „Fundamento de Esperanto“. Ĉefa celo de la Akademio estas gardi la unuecon de la lingvo Esperanto. La Akademio solvas la al ĝi submetitajn lingvajn demandojn laŭ la normoj kaj preskriboj de la „Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo“ kaj la „Fundamento de Esperanto“, inkluzive ties Antaŭparolo kaj Aldonoj."

-----------
[1] La kompleta teksto ankoraŭ ne estis retrovita. La sekva citaĵo estas el Oficiala Gazeto Esperantista, OGE Jan. 1909:1:7 (7), p. 211-212. -- La blogero baziĝas sur la nova eldono de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK), aperonta probable en Nov. 2015.