La Antaŭparolo al la Fundamento (FdE) ne mencias la terminon „Akademio“, sed nomas ĝin „aŭtoritata kaj nedisputebla institucio“ (A 3.4), „aŭtoritata institucio“ (A 7.2), „aŭtoritata centra institucio“ (ACI, A 8.1 kaj A 10.4) kaj „centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro“ (A 9.4). „Centra“ en la lingvaĵo de FdE signifas „demokrate reprezentanta“. „Aŭtoritata“ signifas „fidele aplikanta la regulojn de FdE kaj pro tio esti akceptita de la esperantistoj“. [1]

Por esti akceptite, unue necesas, ke la esperantistoj scias (aŭ povas facile ekscii), kiuj personoj servas al ili en AdE. La lastaj alelektoj (kooptadoj) okazis - laŭ la kutima trijara ritmo - en 2013. Ĝis hodiaŭ AdE ne publikigis Oficialan Informon (OI) pri la rezulto de tiuj "elektoj". Ĉion, kion oni trovas estas tiu listo. Sed ĝi ne sufiĉas por krei fidon. Ĉu - nur ekzemple - iu scias, kiu estas Ranganayakulu Potturu kaj kio kvalifikas lin (aŭ ŝin?) por la ofico de akademiano? [2] Estis bona tradicio, ke AdE oficiale publikigis la respondojn de kandidatoj al unueca demandaro, antaŭ ili estis submetitaj al voĉdonado fare de la jamaj akademianoj.

Iu buŝa sinprezento de hazarde ĉeestantaj membroj en UK ne sufiĉas nek serĉado laŭ propra iniciativo en iuj retejoj kiel ekz. Vikipedio.

La membro-listo en la retejo de AdE cetere jam de monatoj ne plu estas aktuala, ĉar okazis demisio - pri kiu AdE ĝis hodiaŭ silentas.

Por havi "nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro" AdE devas krei travideblecon pri la propra membraro. Dum la lastaj jaroj de Sovetio oni nomis tion "glasnosto".

Bedaŭrinde eĉ tiun minimumon la nuna ŝajn-Akademio [3] de Kiselman kaj Corsetti ne kapablas fari.
____________________________________________________________________

[1] Pli detale vd. en Berlina Komentario de la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I). Vd. kiel ekzemplon de Akademia raporto al UK la raporton de Julio 1914 en Oficiala Gazeto Esperantista (OGE Jul. 1914:7:2 (68), p. [13]-28), repr. en BK III (aperonta).

[2] Temas pri sinjoro Ranganayakulu, hinda kuracisto (nask. 1958). Oni povas nur esperi, ke tiu anonima versio pri li en Vikipedio, verkita en tre malbona Esperanto, ne estas lia memprezento.

[3] Sekvu la etikedon "#shajnAdE" en Twitter.