Search among Milokula Kato's articles

Publication date  /  2011   -   39 articles

« Dec 10    Jan Feb Mar April May June July Aug Sept Oct Nov Dec    Jan 12 »

  • LA MELKADO (ĜIS KIAM?)

    - 02 Jan 2011 - 7 comments
    Nigel K. (la nomon mi ŝanĝis) heredis sumon de £ 3 756 187 post la morto de sia senida onklo, kiu estis fama arkitekto. Nigel K. laboras kiel teknikisto en farbindustria entrepreno kaj havas salajron de £ 2 140. Post la ricevo de la heredita sumo

  • LA KOPTOJ KIEL ANTAŬSIGNO

    - 05 Jan 2011 - 6 comments
    Neniu ĉi tie reagis al la sanga atako kontraŭ la kopta preĝejo en antaŭurbo de Alexandria en Egipto. La bombo forŝiris 21 homajn vivojn kaj vundis kelkdekon da ĉeestantoj. La polico, kiu devus trovi la murdistojn, preferis tamen zorgi pri la "ordo",

  • ECO NE TRE DANKOVEKA

    - 09 Jan 2011 - 2 comments
    Hieraŭ mi aŭdis ke Napoleono neniam insultis iun ajn. Ne-ni-am! Ne-ni-un! http://www.historyofwar.org/Pictures/nap oleon.jpg Tamen la plejmulto de liaj samtempanoj malamegis lin. Eble la gehomoj bezonas esti insultataj?

  • LA MONDO PAROLAS ANGLE

    - 14 Jan 2011 - 12 comments
    Jen artikolo por tiuj, kiuj emas plendi pri la troo da angla kaj ĝia populareco en la mondo: www.voanews.com/learningenglish/home/wor ld/The-World-Speaks-English-for-Science- Business-and-Culture.html La subaj komentoj (el kiu nur unu estas atentiga)

  • LA VORTO 'ĈAR' KIEL PLEJKULPA ĈENERO

    - 20 Jan 2011 - 1 comment
    La esenco de la proesperanta varbado estas pli-malpli jena: Esperanto bezonas vin, ĉar vi bezonas ĝin. La dua malveraĵo (aŭ fantaziaĵo) estas dependa de la unua. Meze staras ĉar. Foje ŝajnas al mi, ke ĉi-fraze ĉar enhavas eĉ pli da malvero ol ambaŭ

  • Malnova Blago

    - 20 Jan 2011
    Viro venas al la konsultejo de animkuracisto iomete Freud-ema kaj plendas: — Doktoro, mi estas perversa!.. — Kiuforme montras sin via perverseco? — En ĉio ajn mi vidas seksumadon kaj nur ĝin, ĝeme respondas la viro. — Nu bone, diras la kuracisto

  • Freŝega Blago

    - 25 Jan 2011
    Ulo ege sperta en sia fako laboras eksterlande. Li devas funkciigi ion, tamen ŝajne ne ĉio enordas. Li kontrolas kaj rekontrolas. La tempo pasas. Liaj eksterlandaj kolegoj demandas: — Nu, ĉu jam?.. La ulo respondas (kompreneble angle) : — It

  • Metante punkton sur i-n kaj trastrekante t-n

    - 31 Jan 2011 - 3 comments
    Se estus la unua de aprilo, mi komprenus la aferon, sed meze de la nuna frosto la tuto sonas iomete missezone... www.esperanto.org/Ondo/Ondo/192-lode.htm #192-01 Al.Korĵenkov tute senironie nomas Fikastron soldato de Esperanto kaj Al.Osincev nomas

  • Vizito Mezepoken

    - 01 Feb 2011 - 1 comment
    Ĉi tiu blogero certagrade rilatas al la antaŭa, ĉar temos pri mia ĵusa telefona kaj retpoŝta vojaĝo al malkanajla Ruslando. Mi devis kontakti homon, kiu havas tute nedubindan sciencan meriton kaj krome instruas en la Moskva Ŝtata Universitato. Do ne

  • La centjara naskiĝdatreveno de Ronald Reagan

    - 11 Feb 2011 - 14 comments
    Domaĝe ke nur okaze de la jubileo oni rememoris lin. La homo ne forgeseblas. Liajn meritojn oni disdonis al la ĉiaspecaj senmerituloj kiel Helmut Kohl kaj Miĥajil Gorbaĉov. Tamen la mondo ŝanĝiĝis nur ĉar Ronald Reagan volis tion. Usono kapablas naski

  • EN LA VENDEJO St.VALENTEN-TAGE

    - 14 Feb 2011 - 2 comments
    Aĉetanto — Fraŭlino, kiom kostas tiu granda ruĝa pluŝa postaĵo? Vendistino — Kiu postaĵo? Kion vi diras? Ĉi tio estas koro! Aĉetanto — Mi laboras kiel korkuracisto jam dum dudekkvin jaroj. Kiom do kostas la postaĵo?

  • Kien disvastiĝos la ribelondego?

    - 15 Feb 2011 - 4 comments
    La stultaĵskatolo senĉese ripetas la demandon. Supozeble al la apudaj landoj. Tamen mi rigardus pli fore, iomete norden. En la eksaj sovetiaj respublikoj jam preskaŭ 20 jarojn regas la samaj "prezidantoj" ĉiufoje "unuvoĉe" reelektataj. Laŭŝajne

  • senerarigu la portugalan

    - 18 Feb 2011 - 1 comment
    Estou mais que certo de que a rebelião fervendo hoje nos países árabes se expandirá para o das antigas repúblicas soviéticas muçulmanas.

  • senerarigu la polan

    - 18 Feb 2011 - 2 comments
    Jestem więcej niż pewien, że bunt wrzenia obecnie w krajach arabskich wzrośnie do muzułmańskich byłych republik radzieckich.

  • ELSTARA BILDMAGIISTO

    - 22 Feb 2011
    Kvankam li (aŭ ŝi —mi ne scias) parolas pri sia arto, oni aŭdas pri la teknikaĵoj. Jes ja, oni kreu la teksturon, oni supermetu multajn bildtavolojn kaj jen... Tute ne jen... De kie oni ĉerpu la enspiron? Kiel oni lernu vidi la belecon tra kaj en la

  • Kiu produktas tiujn ĉi insignojn?

    - 27 Feb 2011
    Mi hazarde trovis ĉe eBay jenon: Ĉu vi vidis tiaaĵon? Kion ĝi signifas?

  • Paĝaro en Esperanto

    - 14 Mar 2011 - 1 comment
    Temas pri la paĝaro kiun oni malkovrigis al mi antaŭnelonge: www.kristana-misio-en-esperanto.si/ Troveblas kelkaj vere legindaj verkoj. La kontakto kaj kreado de la persona konto ankoraŭ ne funkcias.

  • Humila kaj insista peto

    - 15 Mar 2011 - 1 comment
    Bonvolu ne alsendi subskribotajn alvokojn kontraŭ la atomenergio. Mi subskribas nenion. Punktofino.

  • C I T A Ĵ O

    - 16 Mar 2011 - 4 comments
    ...tiu kruda superstiĉo (ateismo) estas disvastigata fare de la homoj nomataj sciencistoj, t.e. homoj aparte limigitaj kaj perdintaj la kapablon pensi memstare kaj sane pro la konstanta studado de la aliulaj pensoj kaj okupiĝado pri la plej sensencaj kaj

  • logikakonsekventaregulapliespimipovaol

    - 19 Mar 2011 - 5 comments
    Oni ofte legas: kune kun la amikoj, kune kun la familio... Kial mi ne skribu jene? : sene sen la amikoj, sene sen la familio... Kaj nun interparenteze: la kune kun estas tipa nacilingvaĵo: together with, ensemble avec, zusammen mit, հետ

  • mi ne sciis...

    - 22 Mar 2011 - 2 comments
    Ke la viroj en Ĉinio supernombras la inojn per 23 milionoj. Preskaŭ la sama proporcio observeblas en Hindujo. Ĉu la virinmanko iel ajn senteblas en la socio? Ĉu oni pripensas solvojn?

  • etgenta protesto kontraŭ la imperiego Mis-kroz-oft

    - 22 Mar 2011 - 2 comments
    La marioj, ruslanda finnougra gento, publikleteris en 2008 al Bill Gates. Ili protestis kontraŭ la neeblo (kaj neebligo) skribi en sia lingvo sub Vindozo. La marioj uzas cirilan alfabeton kun 5 kromliteroj. Pro tio skribado sub Vindozo iĝis torturaĉo.

  • Hodiaŭ en Jerusalemo

    - 23 Mar 2011 - 5 comments
    Denove eksplodis bombo... Mezaĝa virino pereis surloke, multaj ĉirkaŭstarantoj kaj -irantoj estis vunditaj. Kiu subtenas la teroron, esprimu sin en la komentoj sub ĉi tiu blogero.

  • mi cedis

    - 27 Apr 2011 - 5 comments
    Kelkajn jarojn mi kontraŭstaris al la ideo kaj multaj proponoj ekhavi konton ĉe Vizaĝlibro. Antaŭ kelkaj tagoj mi tamen cedis kaj plonĝis. Mi retrovis multajn amikojn, iamajn kolegojn, kun kiuj pro diversaj kialoj perdis la kontakton. Mi pasigis preskaŭ

  • Brusela Klarvidisto

    - 26 May 2011
    Daffyd ibn Iago (mi esperas ke mi ne misskribis la nomon) diras ke Eŭropo perdis sian animon (he-he, ĉu Eŭropo entute havis ion similan al animo?) ĉar apogis kaj aplaŭdis la usonmanan "murdon" de Us-ama Bin Laden. Ĉi-lasta laŭ Daffyd ibn Iago meritis

  • Legante "Literaturan Mondon"

    - 11 Jun 2011
    Mi ĉiam diradis ke oni recenzu en Esperanto nacilingvajn literaturajn verkojn. Kaj ĝuste en Literatura Mondo mi trovis multe da tiaj recenzoj, kiuj eĉ nun vekas intereson.

  • Mensokliniko

    - 17 Jul 2011
    Ĉu vi scias, ke inteligentaj homoj en Usono ne loĝas? Kaj sekve, tiuj gehomoj, kiuj loĝas tie, ne estas inteligentaj? Nu, verdire, la aŭtoro de tiu maksimo uzis la -us modon: ne loĝus... Do mi prezentu lin: Michel Duc Goninaz, akademiano, tradukisto,

  • KUN DISETENDITAJ BRAKOJ

    - 21 Jul 2011
    Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn. Onidire la prezoj de privataj kursoj de la

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    - 26 Jul 2011
    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa

  • -us modo

    - 08 Aug 2011 - 2 comments
    Ĉi tie povus aperi via reklamo. Kaj ĉi tie devus aperi miaj ne ĉiom politike korektaj rimarkoj pri tio, kio okazas en Londono.

  • La Majstridino

    - 10 Aug 2011
    Antaŭ kelkaj jaroj, eble dek, eble iom pli, mi suferis pro la sekvoj de malsano kaj subite ekbezonis kuracistan helpon. Estis aŭgusto, ĉies feritempo. Mi traserĉis ĉiujn kuracistojn en mia urbo. Preskaŭ neniu ĉeestis. La serĉo forportis min iomete

  • TUTA TAGO EN SVISLANDO

    - 03 Sep 2011 - 3 comments
    Jes, la libereco senteblas. Mi flaris ĝin kaj sentis surhaŭte. La kruroj kaj la piedoj volis danceti. La foresto de la haladzo de EU estas tre utila por la sano kaj sentoj. Mi atingis trajne belegan havenurbeton Lindau kaj tie enŝipiĝis. Feliĉe mi havis

  • NE JAM...

    - 05 Sep 2011
    Jen fia esprimo, kiun mi malŝatas tutkorpe kaj tutanime. Antaŭ nelonge mi eksciis, ke Zamenhof malkonsilis uzi ĝin. Do rigardu: 1. Mi jam ne estas infano. (= Mi ne plu estas infano). [aludita pasinteco] 2. Mi ne jam estas maljunulo. (=Mi ankoraŭ

  • LA ELDONKVANTO

    - 14 Sep 2011
    Hieraŭ mi legis ion, de kio mia makzelo pendis ĝisventre. La eldonkvanto de la anglalingva Hinduja (pardonu: Barata) ĉiutaga gazeto The Times of India atingis 72 milionojn. Komparu la artikolon en la angla Vikipedio:

  • LA FINO DE LA KOLONELO

    - 21 Oct 2011 - 2 comments
    Mi sincere kondolencas al la subtenantoj, apogantoj kaj ŝatantoj de ĉiaspecaj diktaroroj. Oni kaptis kaj perfide murdis la soldaton de la libereco, la flamkoran revoluciulon. Tamen mi konsolu vin: ankoraŭ vivas Robert Mugabe, Vladimir Putin,

  • Pasporta Servo

    - 09 Nov 2011
    Do mi forlasis ĝin. Faru la samon. TEJO ne estas taŭga prizorganto, ĉar burokratas kaj rigidas.

  • LA BALDAŬA FINO DE ALIA KOLONELO

    - 17 Dec 2011 - 3 comments
    Temas pri Putin, kiel vi eble jam divenis. Jes ja, ankaŭ li estas kolonelo, ĉar havante tiun militistan gradon li forlasis la servon ĉe KGB. Dum la falsigota balotado okazos pluaj protestoj, li uzos la forton kontraŭ la popolo. La granda fino

  • FORPASIS GRANDA HOMO

    - 19 Dec 2011
    Vaclav Havel eliris el la malliberejo en 1989 kaj samjare estis elektita ŝtatprezidanto. En la "jamaj kaj delongaj" demokratioj multaj regantoj trairas la saman vojon inversdirekte.

  • FURORAS

    - 21 Dec 2011
    La mondkonatan, daŭre kreskantan kaj fortan organizon SAT forlasis ĝia prezidanto Jakvo Schram. Tio okazis pro kelkaj kialegoj kaj kialetoj. Ĉefe temas pri lia sanstato, kaj ĉi-punkte mi deziras al li plenan kaj baldaŭan resaniĝon. Al la kialetoj