Jes, la libereco senteblas. Mi flaris ĝin kaj sentis surhaŭte. La kruroj kaj la piedoj volis danceti. La foresto de la haladzo de EU estas tre utila por la sano kaj sentoj.

Mi atingis trajne belegan havenurbeton Lindau kaj tie enŝipiĝis. Feliĉe mi havis du horojn por trarigardi la urbeton. Ĝi estas ĉarma. Vera pupodomo.

La urbo Rorschach trans la lago estas ankaŭ ĉarma. Oni vidas la netuŝitecon de la svisaj urboj: meze staras antikvaj konstruaĵoj, kaj ilin ĉirkaŭas la domaro de la komenco de la 20a jarcento, Jugendstil aŭ Art Nouveau.

En Germanujo la bomboj kaj eĉ pli ol ili la posmilitaj arkitekt(urist)oj detruis la unuecon kaj la sinsekvon de la domarkresko.

En Svislando mi aĉetis komputilan klavaron. Mia ĝisnuna estis tro brua. La nuna apenaŭ aŭdeblas. Krome ĝi estas Svisa, kun ĉiuj necesaj signoj por skribi kelklingve. Jen ĝi:

Mi alprogramis ankaŭ la ĉapelhavajn esperantajn literojn.

Mi ne forgesis kunpreni la fotilon kaj iomete fotis malgraŭ la matena pluvo. Mi baldaŭ enmetos la tieajn fotojn.