Ĉi tiu blogero certagrade rilatas al la antaŭa, ĉar temos pri mia ĵusa telefona kaj retpoŝta vojaĝo al malkanajla Ruslando.

Mi devis kontakti homon, kiu havas tute nedubindan sciencan meriton kaj krome instruas en la Moskva Ŝtata Universitato. Do ne temas pri iu tranoktanta en kartona kesto subĉiele, telefonĉelo, sur stacidoma benko aŭ simila.

Tiuranga homo devus havi almenaŭ validan retadreson kaj telefonnumeron. La kvar ĉase trovitaj retadresoj ne validis, ĉar la serviloj malakceptis miajn mesaĝojn.

El la du telefonnumeroj neniu estis valida. Respondis la tria, kiu evidentiĝis esti la oficeja. La dungitino de la universitata katedro afable konsentis literume havigi al mi la ĝustan retadreson.

Ŝi komencis literumi ĉe ĉiu letero ripetante: "via L" aŭ "via N". Kiam mi demandis kion celas la precizigo "via" kaj kial la literoj de ies retadreso estu "miaj", ŝi respondis, ke ŝi diras tiel intence, por ke mi ne forgesu skribi la retadreson latinlitere...

Tuj poste ŝi diris: "Nun venas la dolaro".

— Kiu dolaro?—demandis mi—retadreso neniam enhavas la signon de dolaro!

— Nu, mi celis diri via litero S, kiun vi skribas kiel dolaron.

Mi reprecizigu: mi alvokis la mondfaman instruejon, la Moskvan Universitaton, ne legomvendejon ja, nek ŝuistan metiejon...

Post dekminuta rerereprecizigo kaj reliterumado mi ekhavis la retadreson jam elprovitan kaj nevalidan. Mi ne malkaŝis tion al la katedra kunlaborantino, sed petis ŝin doni al mi ankaŭ la helikpoŝtan adreson.

La helikpoŝta adreso feliĉe estis cirilltera, do la sinjorino ne devis priskribi la aspekton de ĉiu litero. Mi surpaperigis ĉion, dankis kaj forsalutis ŝin.

Nun mi timzorge pripensas jenon: ĉu la paperpoŝto atingas la celon en Ruslando?