La esenco de la proesperanta varbado estas pli-malpli jena:

Esperanto bezonas vin, ĉar vi bezonas ĝin.

La dua malveraĵo (aŭ fantaziaĵo) estas dependa de la unua. Meze staras ĉar. Foje ŝajnas al mi, ke ĉi-fraze ĉar enhavas eĉ pli da malvero ol ambaŭ dubindaj asertoj, kiujn ĝi kunligas.

Komparu la ĉi-supran frazon kun la diro de Vladimir Uljanov (pli vaste konata kiel Lenin) :

La instruo de Marx estas ĉionpova, ĉar ĝi estas ĝusta.

Ĉu ne senteblas la samo?

P.S. Mi atendas atakojn de ambaŭ flankoj: ĉu de la verdkora talibanaro, ĉu de la ruĝtukema revoluciularo ekdefotela.