1. Aref Azari: Ampleksa Esperanto-Persa Vortaro 2000

Ni komencu nian vojaĝon tra la Esperanta leksikografio per la ne jam tute nova vortaro persa el 2000, ĉar la 608-paĝa libro en formato A5 havas specialan rilaton al mia hejmlando Germanio. Aref Azari (1924-2008) estis irana esperantisto kaj i.a. honora membro de UEA. Studinte meĥanikan inĝenieradon, li diplomiĝis kaj longe laboris en Usono kaj Germanio. Reveninte en Iranon li fariĝis direktoro de konataj fabrikoj. Dum pli ol 20 jaroj li dediĉis sin unuavice al vortara laboro. Lia „Ampleksa“ baziĝas sur Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970, ĉar la nova eldono nur aperis en 2002. Ĝi estas iuspeca „persa PIV“, kiu tradukas preskaŭ ĉiujn kapvortojn de PIV en la persan, ellasante nur multajn nomojn kaj iujn tre specifajn terminojn kiel ĉardo kaj ĉardaŝo (hungaraj trinkejo kaj danco). Anstataŭe ĝi registras ĉarelo-n (levĉaro por stabli paletrojn k.s., veturila kriko) – objekto do, kiun Azari evidente vidis ĉiutage en sia fabriko. Pro la biografio kaj lingvo-konoj de Azari ĝi krome ĉerpis ĉefe el la anglaj vortaroj de Butler (1968) kaj Wells (1969 kaj multaj postaj eldonoj) kaj el la meza Krause germana-Esperanto de 1983 kaj la granda alidirekta de 1999.

Azari mortis la 13-an de oktobro lastjare en Tehrano. La alidirektan volumon persan-Esperanto li prilaboris laŭdire ĉ. 70-procente, tamen ĝi ankoraŭ ne eldoniĝis. Irana Esperanto-Centro ankoraŭ klopodas trovi posteulojn, kiuj kapablas finpretigi la malneton.

Pliajn Esperanto-vortarojn de la persa vi trovos en la bibliografio de Ockey kaj Sutton (1982/2002). La Azari-vortaro daŭre estas havebla, ekzemple ĉe UEA.