2. Razen Mandahar kaj aliaj: Nepala-Esperanta Vortaro 2009

Simile ekzota por mez-eŭropanoj kiel la persa vortaro estas la nepala-Esperanta vortaro de junio 2008. Surbaze de la manuskripto de Razen Mandahar pretigis kaj korektis ĝin grupo de Nepala Esperanto-Asocio. Ĝi estas pli simpla ol la persa kaj konsultebla libroforme kaj en la reto. Ekzistas diversaj retaj versioj laŭ ĝiaj tri kolumnoj:

Versio ordigita laŭ la nepala alfabeto (nagario) (javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio118-finita-ordigita.html), laŭ transskribo al la latina alfabeto (utila por eksterlandanoj kiuj ne majstras nagarion) kaj fine – ĝis nun nur provcele kaj krude – „inversigita“ kaj ordigita laŭ Esperanto, do, efektive unua provo fari la direkton Esperanto-nepalan (javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio118-finita-ordigita-esperanto-nepali.html). Ĉiu „renverso“ ja nur povas esti unua alproksimiĝo, ĉar nur malofte vortoj de du lingvoj estas 100-procente samsignifaj.

Jen kelkaj specimenaj linioj el la parto Esperanto-nepala por doni unuan impreson:

sekcio r, kvadrato r v वर्गs (ना) varg

sekego v, pluvmanko खडेरीs (ना) khaDerii

Nova, ja revolucia eco de la nepala vortaro estas, ke la simboloj „r“ aŭtomate referencas al la multlingva kaj difina Reta Vortaro (www.reta-vortaro.de, baziĝas sur Plena Vortaro de 1934), la simbolo „v“ al la Esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org). Uzanto do ekzemple nur devas klaki al la „r“ post „sekcio“ por salti al la vorto „sekcio“ en la Reta Vortaro. Tie li trovas Esperantan difinon kaj ekzemplo-frazojn kaj tradukojn al multaj aliaj lingvoj. Klakante la „v“ post „sekego“ la ekrano saltas al la samnoma artikolo en Vikipedio kun fotoj, difinoj kaj same ligiloj al multaj aliaj lingvoj. Tiumaniere la vortaro estas multe pli ol nura vortlisto, sed donas la ampleksajn informojn el delonge establita Reta Vortaro kaj el la reta enciklopedio Vikipedio.

Teknike tion realigis Jacob Nordfalk, dano vivanta nuntempe en Nepalo, per programo, kiu aldonas la ĝustajn ligilojn (komputilajn referencojn) aŭtomate. Mi ne dubas, ke pro tiu principo la nepala vortaro fariĝos modelo de multaj aliaj vortaroj, precipe de lingvoj ne tiom vastigitaj.

Jacob laŭ siaj tempaj eblecoj principe pretas subteni aliajn interesatojn per programo aŭ programparto, kiu faras la ligilojn. Se vi majstras la programlingvon Javo vi povas eĉ mem elŝuti de http://code.google.com/p/nepaliconverter/source/browse/trunk/JacobsThings/src/vortaro/ - precipe AliajVortaroj.java kaj FaruLigojn.java estus interesa tiucele.

Jen citaĵo el la enkonduko:

सम्पादकीय – Saluto de redaktoroj

PROVIZORA TEKSTO

Tio ĉi estas labora versio de la Nepala-Esperata vortaro kiun origine faris Razen Mandahar, sed kiu 5-persona laborgrupo nun traktadas. La laborgrupo konsistas el Razen Mandahar, Jacob Nordfalk, Narendra Raj Bhattarai, Phillip Pierce kaj Poshraj Subedi.

Vortaro estas grava afero, dum multe da jaro laboris, dankon al tiuj kiuj helpis al ĝi. Dankon al KAEM por mona subteno.

Retadreso kie oni povas elŝuti ĝin en diversaj versioj senpage (javabog.dk).

Ni dankas al Madan Puraskar Pustakalaya – mpp.org.np por la fontokodo por konverti la tekston al unikodo kaj por la nepala vortaro de OpenOffice.org.

La vortaro enhavas 7071 vortojn. --

Kaj jen citaĵo, se vi volas informiĝi pri Esperanto:

एस्पेरान्तोको परिचय – Enkonduko pri Esperanto

एकैछिन सोचौँ, संसारमा कति भाषा होलान् ? हाम्रो जस्तो सानो देश नेपालमा नै करीब एक सय भाषा भएको अन्दाज गरिन्छ भने यत्रो संसारको पाँच अरब बासिन्दाले बोल्ने भाषाहरू यति नै छन् भनेर गन्नु असम्भव नै नभए पनि त्यत्ति सामान्य कुरा पनि होइन ktp.

Kaj laste specimeno el la vortaro nepala-Esperanto:

कठालोs (ना) kolumo r v

कठिङ्ग्रिनु (अक्रि) frostiĝi r

कठिनs (वि) malfacila r

कठै (विबो) ho ve! kompatinde r!

कठोरs (वि) rigida r, severa r

कडा (ना) braceleto r

कडा (वि) malmola r, malfacila r