http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/cineska-evoluo.html



Hans-Georg Kaiser
Ĉineca evoluo

Elkoviĝis el la maoismo
post sufiĉe da Mao
la mamismo,
kaj el tiu debranĉiĝis
tute logike la
mamonismo.

Poste venos
certe ankoraŭ
la majo-ismo,
la melonkapa ismo,
la miaŭ-ismo kaj
la muĝ-blek-ismo.

Ĉu iam ekzistos
ankaŭ sen-ismo?
Mi pensas, ke jes:
je tiu malproksima tago,
kiam pereos la mondo.

Eventuale
eĉ iom pli frue,
se la homoj
fariĝos malpli
imitemaj kaj
pli solidaraj
ol ĝis nun.

PS:
cezaroriginaloj.blogspot.de