http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/gunter-walraff-tiom-nigra-kiom-tiu-de.html


Günter Walraff

Tiom nigra kiom tiu de Heidi Klum


- eltiraĵo el lia nova libro "El la bela nova mondo"

Estas bela printempa mateno, mi survojas pro la serĉado de loĝejo, en Nippes, jen centre troviĝanta urboparto de Kolonjo. La luigantino malfermas al mi: Ŝi estas persono atentema pri sia aspekto, ĉirkaŭ kvindek kvin jarojn aĝa, plena de energio kaj tuj celante la kernon de la afero: do la alton de la lupaga prezo kun kaj sen apudkostoj, la ekloĝdaton, do ĉion tio, kio kutime estas priparolata ĉe tia interparolado. Ŝi kondukas min ĉe tio tra la malgranda malplenigita loĝejo, ŝi montras al mi la du ĉambrojn, la banejon, la rigardon eksteren.

Iom ni haltas ĉe la temo purigado de la ŝtuparo, la luprenantoj pagas ĉiumonate 26 € por tio. Mi demandas, ĉu oni ne povas fari tion mem. Sed ŝi neas tion per malŝata gesto. Ŝi diras, ke ŝi havas personaron por tio. Tiel laŭ ŝi estas garantiata, ke ĉiam ĉio estas pura. Ankaŭ pri la duŝo en la banejo ni iom intertraktas. Mi konstatas, kvazaŭ por mi mem, ke ankoraŭ mankas kurteno. Ŝi ekkaptas la rimarkon kaj opinias, ke mi certe ne volas transpreni la kurtenon de la antaŭanto - „... ĉe kiu iu jam duŝis!“

Mi suprentiras ŝultron kaj respondas: „Kial propre ne? Gravas nur, ke ĝi estas pura.“

Nu, bone. Ĝis tiam ĝi estas interparolado, kiel ĝi okazas ĉe multaj inspektoj de loĝejoj. Mi jam trairis pli ol dekon da ili, sed mi ricevis eĉ ne unu jesigon – halt, ne! Unufoje mi havis aŭtentikan bonŝancon. La preskaŭ tro afabla luiganto, kiel li sciigis al mia teamo ĉe pli posta vizito, ekhavis spite al mia nigra haŭto kaj mia krispa perukohararo la suspekton, ke io ne estas en ordo pri mi. Mi havis laŭ li certan similecon al verkisto, kiu havas la kutimon kamufli sin per alivestado; nur la nomon li ne povis memori.

Nu, en tiu loĝejo mi sentas certan rezervemon kaj severon ĉe mia potenciala luigantino, laŭprofesian kaj distancan ĝentilentecon. Ĉu diskriminado? Ne vere. Jen mi travivas tute aliajn aferojn.

La luigantino ĉiukaze fine diras, ke mi pripensu la aferon kaj akompanas min eksteren. Mi adiaŭas kaj dankas al ŝi.

„Bonvolu, volonte farite", mi aŭdis ankoraŭ ŝian voĉon post mi.

Tiam „familio Hildebrandt“ aperas, ankaŭ el nia teamo, same serĉante loĝejon kaj ekipita per kaŝita kamerao kaj kun mikrofono.

Antaŭ la finfina pretigo de la filmo ni petis la mallibervolajn kunludantojn pri ties konsento. Mia potenciala luigantino konsentis. Ŝi trovis tion en ordo, ke ni redonos tion, kion mi redonas ĉi tie kiel laŭvortan protokolon de ŝia parolado kun la „familio Hildebrandt“.

Sinjorino Hildebrandt: „Ni venis iom tro frue...“

Luigantino: „Tio ja ne gravas. Mi ja ĝuste tiom ektimis, jen alvenas tia lupetanto, tiun mi ne simple povas preni en la domon, tian nigrulon.“

Sinjorino Hildebrandt: „Aha, tiel do, estis tiu, kiu ĝuste foriris, ĉu?“

Luigantino: „Li ne konvenas ĉi tie. Li volis foje rigardi la loĝejon. Mi ja ne povis vidi tion telefone kiel li aspektas, sed „tia ne konvenas por la domo.“

Sinjorino Hildebrandt: „Kiaj homoj loĝas do ĉi tie en la domo?“

Luigantino: „Kion mi diru? Do, neniuj eksterlandanoj, en tiu senco. Tion mi propre ne volis, tute ne, sed...ne tia nigrulo. Tute nigra, ja nigraĉega. Jam antaŭiru en la duan etaĝon, ĉu en ordo?“

Mi ne pensus tion ebla, mi rigardus tion senmezure troigita aŭ kiel banalan polemikon, se iu raportus al mi, ke tiu ino sin tiam tiom ekscitiĝis kaj tiel senspiriĝis kaj elreliĝis pro mi. Ŝi traktis min ja almenaŭ kun certa deco kaj parolis kun mi kvazaŭ mi estus sufiĉe normala homo.

Luigantino: „Tiu estas tiom nigra, kaj aldone la hararo kaj... ne! Mi tute ne povas trankviliĝi. Mi ja ankaŭ tute ne povis ekkoni tion ĉetelefone. Li vokis min hodiaŭ matene.“

Sinjorino Hildebrandt: „Kaj poste?“

Luigantino: „Li parolis ja bone germane.“

Sinjorino Hildebrandt: Aha, tiel do.“

Luigantino: „Tion oni ja ne povas vidi, ĉu li estas nigra. Do, li estis tiom nigra, kiom tiu de Heidi Klum. Tial mi estis tiel perpleksa.“

Heidi Klum estas konata kiel modelo el la bulvardaj komunikiloj kaj ankaŭ la iama edzo, Seal, jen elstara muzikisto de nigeria-brazila deveno, lin traktas la ĉi-tieaj komunikiloj afable. Sed tio la domposedantinon tute ne kondukis al pli granda toleremo. En la plej bona kazo ĝi eble malhelpis, ke ŝi krake fermis la pordon rekte antaŭ mia nazo, kiam ŝi vidis la nigran viron.

Kaj nun la ino devas forparoli la ŝokon de sia animo. „Familio Hildebrandt“ aŭskultas ŝin.

Luigantino: „Mi opinias, la nigruloj ja jam ĉeokaze promenadas sur la foirplaco. Sed kie ili loĝas, tion mi ne scias. Sed ĉi tie ne. Li diris nur, ke la purigado de la ŝtuparo estus tro multekosta, kaj ke li povus fari tion mem. Kaj ankaŭ duŝkurteno laŭ lia opinio mankis. Jes ja, mi diris, tiun mi ja ne povis lasi pendi tie, ĉe kiu jam aliaj duŝis, aŭ ĉu ŝatas tion vi? Nu, tio ja ne estus katastrofo. Ili estas homoj, kiuj havas alian kulturon. Tiaj ne konvenas. Tio ne havas ion komunan kun malamikeco al eksterlandanoj, sed tiaj ne konvenas. Tiajn mi ne povas akcepti ĉi tie. Kion vi pensas? Se li eble kuiros kun iuj akraj spicaĵoj, jen la tuta domo flarus laŭ tio, ĉu ne? Ne, tion mi ne farus. Ne. Tiukaze mi atendos, jen la loĝejo restu malplena, ĝis iam iu venos, kiu konvenas.“

„Mi neniel dubas, ke tiu ino efektive estas konvinkita, ke ŝia babilado kaj ŝiaj timoj kaj ŝia naŭziĝo ne havas „ion komunan kun malamikeco al eksterlandanoj“. Ŝi estis tamen tiel ruza aŭ tiel malkuraĝa ne rekte diri tion en mian vizaĝon, ke ŝi neas min pro mia haŭtkoloro kiel luprenanton. Ĉar tiukaze mi povus akuzi ŝin pro la nova kontraŭdiskriminacia leĝo. Neniu devas lui loĝejon al nigrulo – oni nur ne rajtas diri, ke la haŭtkoloro estas la kaŭzo por la rifuzo.

PS: Donjo kaj mi estis hieraŭ en bonega prelego kaj filmprezentado kun Günter Walraff. Ĉar mi tre adoras tiun verkiston, jam de mia juneco, li estas kvazaŭ nova B.Traven, verkisto, kiu monde famas pro lia engaĝo por la homoj tute sube. Tial mi ankaŭ kvazaŭ kiel knabeto petis pri signado de lia libro kiun mi aĉetis ĉe lia tablo. Kompreneble mi demandis lin, ĉu li konas B.Traven: Kaj li respondis: „Kompreneble, „La Mortula Ŝipo“, kia libro! Mia gepatroj travivis similan kiel Traven, ili ankaŭ legis tre fervore Traven, ili estis pli bonaj ekspertoj pri li ol mi nun.“ Fine li ankoraŭ diris al mi, kvazaŭ ŝercante, ke mi traduku do ankaŭ liajn librojn, se mi jam tradukas Traven. Nu, kaj tial mi almenaŭ tradukis kun Donjo por la unua tiun artikolon el la nova libro de Walraff: „El la bela nova mondo“ Pliaj tradukeroj el lia fascina verkaro iom post iom sekvos.

La nova libro nepre rekomendindas, ĉar ĝi prezentas ankaŭ travivaĵojn el multaj diversaj aliaj libroj de Walraff, kiuj tamen ĉiuj havas nur unu temon: Malkovri la subigon de tiuj, kiuj havas nenion, homoj, kiuj normale publike estas „forgesataj“: La specialaĵo de Walraff estas alivestigi sin ekzemple kiel turkon, kiel ĵurnaliston ĉe la bulvarda figazeto „Bild“, kiel laboristan purigiston en atomcentralo, ktp... por tiel ekscii ion pri aferoj, pri kiuj oni ekscius nenion, se oni volus verki pri tio sen kamuflo kiel normala ĵurnalisto. Lia lasta furorrolo estas tiu de nigrulo en Germanio, por tiel malkaŝi, kiom da rasismo kaj diskriminacio de eksterlandanoj en Germanio efektive ekzistas.

Similan faris jam ankaŭ Jack London kiel senhejmulo en Londono, aŭ B.Traven en la monterioj de la ĝangalo. La verkoj de B.Traven nur eblis, ĉar Traven laboris „under cover“, kiam li kolektis la faktojn por siaj dokumentecaj romanoj. Se li kiel B.Traven estus vizitinta la vere ekzistintajn fratojn Bulnes, kiuj estis fifamaj gvidantoj de meksikaj monterioj, ili certe tuj estus mortpafigintaj lin. (cez)