Orest Furykevich's most appreciated articles

  • Perdita denove

    - 2 favorites
    Viro proksimiĝis al bela virino en granda superbazaro kaj demandis: "Vi scias, mi perdis mian edzinon ĉi tie en la superbazaro. Ĉu vi povas paroli kun mi dum kelkaj minutoj?" "Por kio? kial?" ŝi demandas. "Ĉar ĉiufoje kiam mi parolas al bela virino, mia edzino tuj aperas el nenie"

  • Motorciklo

    - 2 favorites
    - Saluton, Ĥaim! Kiel funkcias Via nova motorciklo? - Ho, kiel la fulmo... - Kion, ĉu tiel rapide? - Ne, tiel zigzaĝe...

  • Ironio

    - 2 favorites
    - Ĉu Vi scias, ke dum komunizmo la homoj povos mendi produktojn pertelefone? - Aha, Vi pravas! Oni donos la mendaĵojn per televidilo!

  • Paradokso

    - 2 favorites
    - Estimata kuracisto, kiam mi estas ebrieta tiam mi ne povas fini per orgasmo... - Ne drinku! - Ho ne! Tiam mi ne povas eĉ komenci…

  • Tre stranga afero

    - 2 favorites
    Survoje hejmen post okazigi ilian 25-an datrevenon, la edzino dankas sian edzon por la mirinda vespero. - Ho, tio estas ankoraŭ ne ĉio,- li diras ... En la hejmo li donas al ŝi la nigran veluran skatolon. Ŝi malfermas ĝin en antaŭĝojo kaj trovas du malgrandajn blankajn pilolojn. - Kio estas tiuj? - Aspirino,- li respondas. - Sed mi ne havas kapdoloron, - ŝi diras mire ... - Tio estas tre stranga afero…,- rimarkis la edzo

  • Dankon

    - 2 favorites
    Virino kaj bebo estis en la kuracista oficejo, kaj la kuracisto kontrolas la pezon de la etulino. "Kiel Vi nutris la bebon: el la botelo aŭ el la mamoj?" La virino respondis, "ŝi estis mamnutrita." La kuracisto petis la virinon senvestiĝi por ekzameni ŝian bruston. Li tre akurate kaj singarde pinĉis ŝiajn cicojn, suĉis kaj frotis ambaŭ mamojn ... "Ne mirigas ke la bebo havas mizeran pezon, vi ne havas lakton." Virino respondis, "Mi scias, ĉar mi estas ŝia avinjo ... sed mi tre ĝojas ke…

  • Rememorigo

    - 2 favorites
    Edzo al edzino: - Hodiaŭ estas bela tago. Sekvan tagon li diras la samon: Hodiaŭ estas bela tago. Kaj tion li diras dum la tuta semajno. Finfine lia edzino ne povas auskulti tion kaj demandas: - Ekde lasta semajno, vi ripetas ĉiutage la samon: Hodiaŭ estas bela tago . Mi estas jam sata. Kia afero temas? Edzo: Pasintsemajne, kiam ni havis argumentitan krevelon, vi diris: "Mi lasos vin dum iu bela tago. Ĉiutage mi nur provis rememorigi vian promeson...”

  • En la apoteko

    - 2 favorites
    En la apoteko vendas juna simpatia knabino. Knaboj tre ofte vizitadas la apotekon por ekvidi la belulinon. Aro da aĉaj junaj knaboj eniras la apotekon, la plej kuraĝa de ili laŭte demandas: - Ĉu Vi vendas kondomojn? La belulino trankvile respondas: - Jes. - Ĉu mi povas mezurigi unu kondomon? La saĝa belulino rebatas: - Ĉu Vi timas ke ĝi defalos?

  • Mia indico

    - 1 favorite
    Se vi necesas nenion, al vi ŝajnas ke en Interreto estas ĉio, se vi ion serĉas en Interreto, vi ĉiam trovas nenion.

  • Problemo

    - 1 favorite
    - Mi renkontiĝas kun du knaboj samtempe, sed mi ne scias, kiun de ili elekti? - Kaj kion diras via koro? - Mia koro sufloras, se tion ekscius mia edzo, li mortigus min…

  • Trankvila tago

    - 1 favorite
    Viro kaj virino sidas kune ĉe sia unua amrendevuo. Li demandas: Kiom da viroj vi havis antaŭ mi? Ŝi respondas: Tri. Li: Ho, tio ne estas multe. Ŝi: Jes, vi pravas, tio estis sufiĉe trankvila tago

  • La dialogo

    - 1 favorite
    - Bruligu la sorĉistinon! - Sed ŝi estas tiel bela ... - Nu, bone, sed poste nepre bruligu!

  • Stulta edzo

    - 1 favorite
    Mi telefonas al mia edzino per la poŝtelefono de mia bona amiko, ĉar mia aparato ne funkcias. Mi aŭdas: - Saluton, mia kara koitulo. Bonege ke Vi telefonas. Mi promesas varmegan renkontiĝon. Iomete pli poste mi pensas: -Kia bravulino estas mia edzino kun forta virina intuicio. Kiamaniere ŝi eksciis, ke telefonas ĝuste mi?

  • La reklamo

    - 1 favorite
    La knabino reklamas en la gazeto: "Bonvolu reveni la perditan sakon kun dokumentoj por deca kaj maldeca rekompenco".

  • La konkludo despertulo

    - 1 favorite
    Junuloj dancas lambadon. Ili estas rigardataj de maljunulo, kaj tiam li diras: "Ili ne sukcesos ion ĝis ili kuŝiĝos!"

  • Diferenco

    - 1 favorite
    Du viroj havas sur siaj penisoj similajn difektojn. Kuracisto diris al unu “Ne gravas” kaj al dua “Vi devos esti tuj kastrita” - Kial estas tiel granda diferenco? – ekmiras dua viro. - Ĉar estas tre granda diferenco inter gangreno kaj lipruĝo.

  • Demando

    - 1 favorite
    - Kara fileto, ĉu vi jam plenumis hejmajn taskojn? - Ne! - Do kial Vi jam enlitiĝis? - Des malpli oni scias, oni pli forte dormas!!!

  • La komercisto

    - 1 favorite
    Ivano invitas putinon por la tuta nokto. Ŝi: La tuta nokto valoros €200! Li: Sed laŭ miaj reguloj! Ĉar tio estos mia unua koitado - mi tre hontas, do mi volas fari tion kun vinditaj okuloj . Ŝi: Bone! Vi pagas kaj Vi regas! Kiam la koitado estis finita, li proponis post 5-minuta paŭzo plilongigi… - kaj la samon sesfoje. Ŝi admiras : Vi estas la plej sukcesa amanto, kiun mi neniam havis. Li: Jes. Mi estas sukcesa sed ne amanto, nur... la komercisto. Mi vendis vian poŝtaĉon al ĉiuj miaj…

  • Sur odesa bazarplaco

    - 1 favorite
    - Ho, sankta Dio, estu Vi bondezirata, ĉu Via fiŝo estas freŝa? - Ankoraŭ kia!!! - Sed kial ĝi ne moviĝas? - Ĝi dormas… - Sed kial ĝi fiodoras? - Estimata s-ro, ĉu Vi povas regadi Vin, kiam Vi dormas?

  • Ne beku!

    - 1 favorite
    Vintro, frostegas. Flugas pasero, frostiĝas, falas, tuŝas, morto jam estas proksima. Sed iris bovino kaj surfekis la paseron. La surfeko estis varma, la pasero varmiĝis, ekĝojis, komencis beki laŭte. La bekadon ekaŭdis kato, li alkuris, prenis la paseron el fekaĵo ... kaj manĝis. Moralo 1: Ne ĉiu, kiu surfekis vin, estas via malamiko. Moralo 2: Ne ĉiu, kiu forprenis vin el plago, estas via amiko. Moralo 3 (la plej grava): Se Vi trafis en fekaĵon - silentu kaj ne beku!

64 articles in total