Mi telefonas al mia edzino per la poŝtelefono de mia bona amiko, ĉar mia aparato ne funkcias. Mi aŭdas:
- Saluton, mia kara koitulo. Bonege ke Vi telefonas. Mi promesas varmegan renkontiĝon.
Iomete pli poste mi pensas:
-Kia bravulino estas mia edzino kun forta virina intuicio. Kiamaniere ŝi eksciis, ke telefonas ĝuste mi?