Tom Nylund's articles with the keyword: Unuiĝintaj Nacioj

  • Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj

    - 15 Feb 2011
    En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia. 1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon. 2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno. Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011 Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun…

  • La nekontestebla juda ŝtato

    - 15 Dec 2010
    Ĉu Israelo estas juda ŝtato? Ĉu la papo estas katolika? Nenio pri Israelo povus esti pli evidenta ol ĝia judeco. Kiel Pollando estas la nacia ŝtato de la pola popolo kaj Japanio estas la nacia ŝtato de la japana popolo, tiel Israelo estas la nacia ŝtato de la juda popolo. La rezolucio de UN de 1947 pri dispartigo de Palestino enhavas ne mapli ol 30 indikojn pri la “juda ŝtato” kies kreado ĝi estis legitimiĝanta; 25 jarojn antaŭe, la Ligo de Nacioj estis simile nekomplika rajtigante…

  • Letero al amikoj de la palestinanoj

    - 07 Dec 2010
    Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj. Kara amiko de la palestinanoj! Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion. La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti. Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evi…

  • Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”

    - 18 Nov 2010
    Faktoj En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.” La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi…

  • Israelo kaj ties kolonioj en Cisjordanio

    - 28 Oct 2010
    La pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro ne bone progresas, kiel mi jam antaŭe skribis. La palestinanoj rifuzas intertrakti pro tio ke Israelo daŭrigas konstrui en siaj kolonioj en Cisjordanio. Oni atentu ke plej verŝajne ne temas pri fondado de tute novaj kolonioj, sed pri konstruado de unuopaj konstruaĵoj ene de jam ekzistantaj kolonioj, kiel ekz. infanejoj, lernejoj kaj loĝdomoj. Do: ĉu la kolonioj en Cisjordanio estas malhelpaĵo al intertraktoj? Ĉu Israelo eĉ rajtas h…

  • Judoj kun ses brakoj

    - 20 Aug 2010
    Parolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola. Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato. Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn,…

  • Kiu deziras pacon, kiu provokas?

    - 04 Aug 2010
    Dum la lastaj tagoj okazis tri malobservoj de la limoj de Israelo. Vendrede la 30-an de julio raketo trafis Aŝkelon. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundiĝis homoj. Lunde la 2-an de aŭgusto ses raketoj estis pafitaj el Sinajo, Egiptio. Du raketoj surteriĝis ene de la limoj de la israela urbo Ejlato. Unu raketo surteriĝis en Akabo, Jordanio, proksime de hotelo. Unu homo mortis kaj tri vundiĝis. Marde la 3-an de aŭgusto la libana armeo atakis la armeon d…

  • Ĉu la palestinaj araboj havis eblojn fondi propran ŝtaton?

    - 01 Aug 2010
    La palestinaj araboj multfoje havis eblojn fondi propran sendependan ŝtaton, sed ili rifuzis la proponojn. En 1937 la Peel-komisiono proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato, sed la araboj rifuzis tion. En jaro 1939 la britoj proponis blankan libron, sed la araboj rifuzis ĝin. En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi proponon, sed la araboj rifuzis ĝin. Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio es…

  • Sola kaj ignorata Israelo

    - 19 Jul 2010
    Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000. Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj. Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj. Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tag…

  • Pri la laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco de la Gaza-stria blokado

    - 15 Jun 2010
    La israela blokado de la Gaza-strio estas tre kritikata kaj estas vaste asertate ke la blokado estas kontraŭleĝa. Tamen laŭ validaj internaciaj leĝoj starigo de blokado estas tute laŭleĝe en situacio de armita konflikto. Israelo estas en armita konflikto kun teroristaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio. Tiu ĉi konflikto daŭris dum multaj jaroj, sed intensiĝis en junio 2007 kiam Hamas perforte prenis la gvidadon de la Gaza-strio. Ekde tiam la Gaza-strio estas kvazaŭ bazo por pafadoj de raketoj…

  • La blokado de la Gaza-strio – aktuala afero

    - 10 Jun 2010
    La okazintaĵoj lige kun la ŝiparo klopodinta transporti provizaĵojn rekte en la Gaza-strion denove aktualigis la Israelan-Palestinan konflikton kaj precipe la blokadon de la Gaza-strio. La blokado de la Gaza-strio estas daŭre pridubata, kritikata kaj kondamnata, samkiel multaj aliaj aferoj koncernante Israelon, kaj la diskutoj ekflamiĝegis denove pro la lastatempaj okazintaĵoj. La ĉefa signalo kaj reago estas ke Israelo nepre kaj rapide nuligu la blokadon. Israelo tamen asertas ke la blokado de…