La pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro ne bone progresas, kiel mi jam antaŭe skribis. La palestinanoj rifuzas intertrakti pro tio ke Israelo daŭrigas konstrui en siaj kolonioj en Cisjordanio. Oni atentu ke plej verŝajne ne temas pri fondado de tute novaj kolonioj, sed pri konstruado de unuopaj konstruaĵoj ene de jam ekzistantaj kolonioj, kiel ekz. infanejoj, lernejoj kaj loĝdomoj.

Do: ĉu la kolonioj en Cisjordanio estas malhelpaĵo al intertraktoj? Ĉu Israelo eĉ rajtas havi koloniojn en Cisjordanio?

Laŭ la decido de San Remo, artikolo 6, judoj rajtas loĝi kie ajn en la geografia Palestino (la regiono okcidente de la Jordano):

Artikolo 6.

“La administrado de Palestino, dum sekurigi ke la rajtoj kaj pozicio de aliaj loĝantaroj ne estu endanĝerigitaj, faciligu judan enmigradon sub konvenaj kondiĉoj kaj favoru, en kunlaboro kun la Juda Agentejo aludante al Artikolo 4, densan ekloĝadon de judoj sur la teroj, inklude ŝtatan teron kaj neutiligeblan teron kiu ne estas postulata por komunaj celoj.”

Tiu ĉi decido neniel ŝanĝiĝis kaj estas tial ankoraŭ tute valida.

En jaro 1947 la Unuiĝintaj Nacioj en la rezolucio 181 rekomendis dispartigon de la geografia Palestino en unu juda ŝtato kaj unu araba ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi rekomendon, sed la araboj ĝin rifuzis.

Tiel estas dirite en ĉapitro 3 de la rezolucio:

“Palestinaj civitanoj loĝantaj en Palestino ekster la urbo de Jerusalemo, samkiel araboj kaj judoj kiuj ne havas palestinan civitanecon, loĝantaj en Palestino ekster la urbo de Jerusalemo, fariĝu civitanoj de la ŝtato en kiu ili loĝas kaj ĝuu plenajn civilajn kaj politikajn rajtojn je la sendependiĝo. Homoj aĝantaj pli ol 18 jarojn povas elekti en unu jaro ekde la dato de agnosko de sendependiĝo en la ŝtato en kiu ili loĝas, por civitaneco en la alia ŝtato, kondiĉe ke neniu arabo loĝanta ene de la proponita araba ŝtato havu la rajton elekti civitanecon en la proponita juda ŝtato kaj neniu judo loĝanta en la proponita juda ŝtato havu la rajton elekti civitanecon en la proponita araba ŝtato. La plenumo de tiu ĉi rajto de elekto inkludu la edzinojn kaj infanojn ankoraŭ ne 18-jarajn de homoj tiel elektantaj.”

Tiu ĉi teksto montras ke se ankaŭ la araboj estus akceptintaj tiun ĉi rezolucion kaj du ŝtatoj estus tiel fonditaj, en la araba ŝtato estus troviĝinta juda malplimulto kaj en la juda ŝtato estus troviĝinta araba malplimulto. La celo do ne estis krei du etne homogenajn ŝtatojn.

La decido de San Remo kaj la rezolucio 181 montras ke judoj rajtas loĝi en Cisjordanio. Ofte estas asertata ke la judaj kolonioj en Cisjordanio estus kontraŭleĝaj, sed tio ne veras. Ne troviĝas ia ajn decido laŭ kiu estus malpermesite de judoj loĝi en Cisjordanio. Krome oni atentu ke la judaj kolonioj konsistigas nur kelkajn procentojn de la areo de Cisjordanio. Mi trovis nombrojn de 3 % ĝis 6 % depende de la maniero kalkuli.

Do la palestinanoj rifuzas intertrakti pro tio ke Israelo daŭrigas konstrui en Cisjordanio. Tio estas absurde, ĉar neniam antaŭe la palestinanoj metis antaŭkondiĉojn por intertraktoj. Neniam antaŭe la judaj kolonioj estis malhelpaĵo al intertraktoj.

Oni atentu ke interkonsento inter Israelo kaj la palestinanoj ne estas tiel urĝa afero. La nuna situacio estas sufiĉe trankvila. Tamen oni atentu ke la situacio en la Mezoriento estas tre streĉita kaj la situacio povas tial rapide maltrankviliĝi.

La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu intertraktemas kaj klare invitis la palestinan estraron al intertraktoj. Ili tamen rifuzas. Ĉar la palestina sinteno rilate al la juda ŝtato estas tre frosta, ŝajnas ke la palestina estraro procedos tiel ke ili povas kulpigi Israelon pro tio ke la intertraktoj fiaskas.

Por pligrandigi la ŝancon ke la palestina estraro alvenu al la tablo de intertraktoj, Israelo enkondukis 10 monatojn longan konstruhalton. Malgraŭ tio la palestina estraro alvenis al la tablo de intertraktoj nur kiam restis kelkaj semajnoj de la konstruhalto.

Estas grave atenti ke la judaj kolonioj ne estas malhelpaĵo al fina interkonsento inter Israelo kaj la palestinanoj. La judaj kolonioj almenaŭ ne estas malhelpaĵo al intertraktoj, ĉar eĉ la kolonioj estas intertraktendaĵo. Israelo ne estas la malhelpaĵo al paciĝo. La afero nun estas en la manoj de la palestina estraro. Se ili volas finfine konsenti pri paco kun Israelo tio tute eblas. Daŭre Israelo pacience atendas. Kiel la lando faris ekde ĝia naskiĝo.

Leginda franclingva artikolo: Benjamin Netanyahu “J’invite le président Abbas à poursuivre les pourparlers” [Benjamin Netanjahu "Mi invitas la prezidanton Abbas daŭrigi la intertraktojn"]

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.