A Giridhar RAO's articles with the keyword: netoleremo

  • Amasprotesto kontraŭ netoleremo

    - 30 Jun 2017
    amasprotesto - ne mianome
    Merkredon, la 28an de junio, okazis amasprotestoj en multaj urboj en Barato. La protestoj temis pri atencoj ĉefe kontraŭ dalitoj kaj islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ aliaj, ekzemple ateistoj. Tiuj ĉi atakoj rangas de minaco kaj batado ĝis mortigo kaj eĉ linĉado. Vidu mian eseeton " Ondo de netoleremo en Barato " (paĝoj 13-14 en la bulteno Ateismo , majo 2015). Mi partoprenis la manifestacion en Bengaluro. Amiko (sperta ĵurnalisto) taksis, ke 300-400 homoj ĉeestis la amasproteston…

  • Protestoj en Barato kontraŭ netoleremo

    - 14 Oct 2015
    Kiam la hindia verkisto Uday Prakash [udej prakaŝ] anoncis, ke li redonas sian premion al la nacia beletra akademio, Sahitya Academy [sahitja akademi], neniu supozis, ke dekoj da verkistoj kaj intelektuloj sekvos lian agon. Sed okazis kaj daŭre okazas ĝuste tio. Ili protestas kontraŭ la ondo de netoleremo tra la tuta lando ekde kiam la nuna registaro -- dekstrema, hindunaciisma koalicio -- gajnis potencon en 2014. De 2013, tri konataj ateistoj estis murditaj en Barato: N. A. Dabholkar (2013);…