A Giridhar RAO's articles with the keyword: homaj rajtoj

  • La malamigaj lernolibroj de Pakistano

    - 10 Jun 2009
    " Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo ", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion". Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj: alif : Alaho be : banduk (= pafilo) te : ta…

  • Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

    - 19 Jan 2009
    Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo. Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke: RtE parolas nur pr…

  • UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj

    - 28 Apr 2008
    Ŝajne okazis sukcesa aranĝo en Ĝenevo pri la aktuala situacio tutmonda de homaj lingvaj rajtoj. Detaloj plurlingvaj en la paĝaro de la simpozio . Laŭ Renato Corsetti aperos artikolo en la revuo Esperanto .

  • Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj

    - 29 Mar 2008
    Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo: Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas l…