Milokula Kato's articles concerning...

  • DUOBLA MEZURILO

    - 29 May 2012
    VERDSTELA ŜTATESTRO
    Kiel ĉiam oni aplikas ĝin eĉ ne zorgante ke la simileco inter la kazoj vekos tute trafan demandon: — Karuletoj, kial vi hipokritas? Do kiam Saddam Hussain buĉis sian popolon restarigante la ordon, liaj agoj restadis "interna afero" en kiun neniu enmiksiĝu. Ankaŭ kiam li invadis alian landon kaj atakis du aliajn landojn, tio restis "interna afero" eble kondamninda, sed neniukaze punebla deekstere. Kiel tamen Usono (mi prefere diru : Usonaĉo, por ke vi komprenu) enmiksiĝis, la ĝis…

  • -us modo

    - 08 Aug 2011
    Ĉi tie povus aperi via reklamo. Kaj ĉi tie devus aperi miaj ne ĉiom politike korektaj rimarkoj pri tio, kio okazas en Londono.

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    - 26 Jul 2011
    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…

  • Morgaŭ

    - 14 Dec 2010
    Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.

  • Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)

    - 10 Dec 2010
    Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne? Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?…

  • unu el la plejaj malbenoj de blogado

    - 06 Nov 2010
    Oni ial ajn legas la plej lastan blogeron kaj ne plu legas la antaŭajn. Se mi iam ajn aperigis unu blogeron tuj post la alia, la antaŭlasta restas nelegota.

  • La provokema Kato scivolas...

    - 20 Feb 2010
    Mi loĝas en la lando X kiu eble eĉ membras en EU, sed eble ne membras. Mi estas la ĉefgentano de mia lando. Laŭmetie mi estas gazeteldonisto. Mia gazeto nomiĝas Libereco . Sub la titolo de la gazeto videblas malgranda portreto de la iama landestro. Kaj sube legeblas unu el liaj famaj diroj: "X-lando apartenu al la X-gento". Kiel nomiĝas mia lando? Kia ĝi estas? Kia estas mi?