Milokula Kato's articles concerning...

  • Google tradukas el kaj al Esperanto

    - 25 Feb 2012
    Bela novaĵo. Mi povas imagi ondegon da tradukotaĵoj fare de "aktivuloj", kiu superverŝos nin. Kompreneble la tradukilo ne ĉion komprenas, ekz. la kaloĉajan frazeton "traringu la nokton" ĝi mistradukis. Tamen klikante sur ĉiun ajn esperantigitan vorton oni ricevas plibonigproponojn, kiuj tute taŭgas.

  • LA BALDAŬA FINO DE ALIA KOLONELO

    - 17 Dec 2011
    Temas pri Putin, kiel vi eble jam divenis. Jes ja, ankaŭ li estas kolonelo, ĉar havante tiun militistan gradon li forlasis la servon ĉe KGB. Dum la falsigota balotado okazos pluaj protestoj, li uzos la forton kontraŭ la popolo. La granda fino komenciĝos. Kiel dispeciĝis Sovetio, same dispeciĝos Ruslando. Ĉar ambaŭ suferis de la samsama malsano, kaj oni kuracas ambaŭ per la samaj kuraciloj.

  • TUTA TAGO EN SVISLANDO

    - 03 Sep 2011
    Jes, la libereco senteblas. Mi flaris ĝin kaj sentis surhaŭte. La kruroj kaj la piedoj volis danceti. La foresto de la haladzo de EU estas tre utila por la sano kaj sentoj. Mi atingis trajne belegan havenurbeton Lindau kaj tie enŝipiĝis. Feliĉe mi havis du horojn por trarigardi la urbeton. Ĝi estas ĉarma. Vera pupodomo. La urbo Rorschach trans la lago estas ankaŭ ĉarma. Oni vidas la netuŝitecon de la svisaj urboj: meze staras antikvaj konstruaĵoj, kaj ilin ĉirkaŭas la domaro de la komenc…

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    - 26 Jul 2011
    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…

  • Paĝaro en Esperanto

    - 14 Mar 2011
    Temas pri la paĝaro kiun oni malkovrigis al mi antaŭnelonge: www.kristana-misio-en-esperanto.si/ Troveblas kelkaj vere legindaj verkoj. La kontakto kaj kreado de la persona konto ankoraŭ ne funkcias.

  • La centjara naskiĝdatreveno de Ronald Reagan

    - 11 Feb 2011
    Domaĝe ke nur okaze de la jubileo oni rememoris lin. La homo ne forgeseblas. Liajn meritojn oni disdonis al la ĉiaspecaj senmerituloj kiel Helmut Kohl kaj Miĥajil Gorbaĉov. Tamen la mondo ŝanĝiĝis nur ĉar Ronald Reagan volis tion. Usono kapablas naski grandajn homojn kiel li, ne nur Dhimmy Carteron kaj Obamenulon. (Ĉi-lastan Usono tamen ne naskis ;-) )

  • Morgaŭ

    - 14 Dec 2010
    Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.

  • Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)

    - 10 Dec 2010
    Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne? Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?…

  • DIV€NKONKUR$O

    - 01 Jul 2010
    Oni divenu, kies ekonomio krevos unue: a. Hispanujo b. Hungarujo c. Latvujo La divenkandidatoj postulu la premion. Ĝin havigos la malvenkintaj partoprenantoj.