Henri Masson's articles with the keyword: Ligo de Nacioj

  • (EO) — Plue ŝvebas la ombro de Léon Bérard sur la ministerio de nacia edukado

    - 02 Aug 2014
    Antisemito, Léon Bérard ( berar ) estis, de 1921 ĝis 1924, ministro de tio, kion oni tiam nomis Publika Instruado. Plurfoje ministro pri Justico en tri registaroj de Pierre Laval (1932, 1940 kaj 1944, mortpafita en 1945 pro nacia perfido), li fariĝis ambasadoro de la reĝimo de Vichy (kunlaborema kun la nazioj) en Vatikano de 1940 ĝis 1944. La Franca Komitato de la Nacia Liberigo deklaris lin neelektebla fine de la milito pro lia subteno al la plena regpovo de Pétain, unue kondamnita al morto kaj poste dumvive malliberigita pro nacia perfido.

  • (EO) — Caj Yuanpei — Esperanto 1912-2012

    - 06 Nov 2011
    Caj Yuanpei / Tsai yuanpei
    Konsultado de la diverslingvaj versioj de Wikipedia pri Caj Yuanpei montras, ke la Esperanto-versio estas la plej riĉa kaj, krome, ke nur ĝi priatentas lian tre malferman subtenon al Esperanto (p ri li ekzistas diversaj ortografioj : Cai Yuanpei, Tsai Yuan Pei...). Tion prisilentas ĉiuj aliaj versioj .