Ankaŭ en la ruslingva ne aperas "есперанто". Jen la ĝisnunaj versioj :

La jaro 2012 povas esti oportuna okazo por kompletigi la diversajn versiojn pro la dekreto de 1912 per kiu, unuafoje en la mondo, ministro pri edukado, Caj Yuanpei, decidis enskribi Esperanton en la programo de la normalaj (porinstruistaj) lernejoj. Eĉ se tio ne povis efektiviĝi pro la mallonga daŭro de la respubliko de Sun Yatsen, tio estis unua signifa paŝo, kiu havis sekvon en la komenco de la jaroj 1920, en la epoko kiam Ĉinio estis, kun Hindio (Barato), Persio kaj Brazilo, unu el la dekkvar ŝtatoj-membroj de la Ligo de Nacioj, el kiuj pli ol duono ekster Eŭropo, proponis enkondukon de Esperanto en la lernejoj de ĉiuj landoj. Tiun proponon vigle forĵetis la koloniista franca registaro, kiu revis ankaŭ pri imperiista destino por la "Hexagone" (heksagono = Francio; tiel nomata ĉar la konturo de la francaj landlimoj entenas en sesangulo, heksagono), t.e. la sama registaro, kiu okupaciigis la Ruhr-regionon en Germanio kaj kiu per tio kontribuis al popularigo de Hitler kaj al lia akaparo de la regpovo. Caj Yuanpei, poŝtmarko

Ĉu ne eblus ke la ĉina posto eldonu poŝtmarkon okaze de tiu centa datreveno ? Aperis unu en 1967.

Unesko-publikaĵoj prisilentas la subtenon de Caj Yuanpei al Esperanto : [PDF]
Cai Yuanpei - IBE. - UNESCO.

Tamen tiu dokumento povas helpi en kompletigo de la artikoloj de Vikipedio kaj de aliaj versioj per pliaj detaloj kaj informoj.

Ankaŭ anglalingva serio da artikoloj de David Poulson (Aŭstralio) — "
The International Language" —, povas alporti utilajn informojn. Listo de la titoloj. Plej legindaj, pli precize pri Cai Yuanpei, estas la jenaj, eventuale kun kvar pliaj pri la rusa blinda poeto Vasilij Eroŝenko, kiun li invitis por instrui Esperanton en la Universitato de Pekino komence de la jaroj 1920, kiam li estis ties rektoro (1916-1926)

Cai Yuanpei (Part One)
Cai Yuanpei: an early supporter of Esperanto in China.

Esperanto in China Part 2
Esperanto in China 1900-1931

Caj Yuanpei lernis Esperanton dum li studis en Germanio. Li studis poste ankaŭ en Francio. Allogis lin la "interna ideo", kiu iel korespondas al la nuna principo de justeco. Apartan atenton meritas opinio, kiun li esprimis en 1912 antaŭ la Esperanto-asocio de Ŝanhajo. Li konsideris ke Ĉinio bezonas internacian lingvon, ke Esperanto estas la plej adekvata, ke disvastigo de Esperanto estas devo, ke lernado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo, plifaciligos poste la akiron de aliaj eŭropaj lingvoj.

La franca registaro silentas pri Esperanto — cetere ankaŭ pri uzado de la ĉina kaj de la franca kiel laborlingvoj —
en la "Programo Cai Yuanpei" kreita en 2011 por altnivelaj sciencaj kaj teknologiaj interŝanĝoj inter Francio kaj Ĉinio. Kreis ĝin la francaj ministerioj pri fremdaj kaj eŭropaj aferoj kaj pri supera instruado kaj esplorado kun la ĉina ministerio pri edukado : (FR + EN)
Égide - Programme Cai Yuanpei 2011

Tio estas nemiriga pro la submetiĝo de Francio kaj Ĉinio al la diktaturo de la angla, la lingva armilo de amasa detruo, kiun trudas la nuna ekonomia ordo por trudi samokaze usonecan sent-, pens- kaj agadmanieron. Estas postulo por ke la dosieroj de kandidatiĝo estu nur en la angla kaj, krome :

  • "La renovigo de la kreditoj por dua jaro estas submetita, fine de la unua jaro, al mallonga scienca kaj financa etapa raporto komune redaktita, kaj en la angla, fare de du respondeculoj, franca kaj ĉina, de la projekto."

Do, tio estas forlaso de la franca kaj de la ĉina kiel lingvoj por scienco kaj tekniko, kun perspektivo pri marĝenigo (flankenpuŝo) de tiuj lingvoj.

Fakte estis sama silento pri Esperanto en Francio, en 1992, okaze de la 400-a datreveno de la naskiĝo de
Komenio, pri liaj esploroj en rilato kun internacia sennacieca lingvo. Krome, la eŭropa programo Comenius, kompreneble, same prisilentas tion kaj finfine perfidas la spiriton de Komenio, kiu estis inter la plej eminentaj pioniroj de la ideo de neŭtrala internacia lingvo, ĝuste tio kio mankas al la nuna Eŭropa Unio.

Caj Yuanpei estas kelkrilate komparebla kun la granda ĉeĥa humanisto Komenio pro komuna atento, i.a., pri infan-edukado kaj pri la virina mondo. Pro tio gravas la reliefigo de la personeco, vivo kaj agado de Caj Yunpei kaj de lia subteno al Esperanto. Artikoloj pri li aperu ekde nun kaj en 2012 en laŭeble plej multaj versioj de Wikipedia surbaze de la Esperantlingva, kiu estu la plej kompleta kaj referenca. Gravas ke tiuj faktoj havu eĥon ankaŭ en artikoloj, komentoj, aŭdvidaj prezentaĵoj, ekspozicioj (ankaŭ virtualaj diverslingve), radio- kaj televid-elsendoj, ĉe Facbook kaj Twitter, ktp.


Aliaj informoj : (EO) "
El Popola Ĉinio". Ankaŭ la fama verkisto Lu Xun (Lusin) forte subtenis Esperanton [rimarko HM : foto aldonindas], kaj plia fama verkisto Ba Jin (aŭ Pa Kin, aŭ Ba Kin), kiu restadis en Francio en 1927-1928 kaj kiu forte influis la modernan ĉinan literaturon — proponita por kandidatiĝo por la Nobel-premio pri literaturo —, estis mem Esperanto-uzanto.