Group: Lingva helpejo


GRAMATIKO


MIKELO (Michel Dereyger)
23 Oct 2008 - 3 comments - 1 540 visits- Permalink   |   Translate title into English

Karaj geamikoj,

Ĉu oni povas skribi:

"Mi dankas vin pro VIAJ vizito kaj komento."

anstataŭ: "Mi dankas vin pro via vizito kaj via komento." ???

Elkore mi dankas vin pro via respondo!
Comments
 Paŭl
Paŭl
Certe oni povas. Via frazo estas tute ĝusta!
15 years ago.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Paŭl
Mi tre dankas vin, kara Paŭl! :-)
15 years ago.
 Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
La dua frazo havas la avantaĝon, ke oni ne devas atenti pri la pluralo ĉe la posesia pronomo: "via". :-)

Eble tio ŝajnas esti harfendado, sed pensante pli analizeme konkludeblas, ke por certaj verboj pli konvenas la prepozicio "al", ol la akuzativo "-n", dume por aliaj verboj inverse:

"Mi dankas AL vi pro viaj vizito kaj komento." - anstataŭ: "Mi dankas viN pro viaj vizito kaj komento."
"Mi donis AL vi libron." - anstataŭ: "Mi donis vin libron."
ktp.

Dume por aliaj verboj, kiel ekz. "viziti", "akcepti", ktp. pli konvenas akuzativo:
"Mi vizitos viN lunde." - anstataŭ: "Mi vizitos AL vi lunde."
"Mi akceptos viN morgaŭ." - anstataŭ: "Mi akceptos AL vi morgaŭ."
15 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)