Group: Lingva helpejo


"mal", "sen" kaj "ne"


Raŝi - Audino
29 Jul 2014 - 3 comments - 318 visits- Permalink   |   Translate title into English

En iu brazila paĝo en Fejsbuko, iu ano petis klarigon pri la uzado de tiuj supraj afiksoj.

En la komentaro, iu persono skribis ke "neamo" signifas "indiferenteco"n aŭ "seninteresiĝo"n.
#
1. Kion signifas, por vi, la vorto "neamo"?!

2. Ĉu ĝi estis uzata en tradiciaj verkoj?!

bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/mal.html#i-ctc

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 8 months ago.

Comments
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankojn, Tjeri kaj Pierre! Kaj, profitante vian ĉeeston...
En la diskulisto, la sama persono diris (mi tradukos):
"La francoj ne sukcesas kompreni en iu maniero la vorton "sati" ĉar, en la franca, ekzistas nur unu vorto por "amo" kaj "ŝati". Ekzistas jarcenta "gramatik-batalo" inter francoj kaj esperantistoj el la resto de la mondo. La francoj ne volas iel ajn uzi "sati" kaj kutimas peti senfinajn klarigojn pri ĝis uzado. Eĉ kiam ni eksplikas la aferon, ili ne ĝin akceptas. Ili ne komprenas kiel en "facila" lingvo, kiel Esperanto, estas la malsameco inter "sati" kaj "ami" ĉar, en la franca, tio ne ekzistas"
#
a) Ĉu ekzistas tiu "gramatik-batalo" inter francoj kaj aliaj esperantistoj?! (Mi tute ne scias pri tio...)

b) Ĉu, por vi, "amo" kaj "ŝati" estas sinonimoj?!
9 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mi ŝatas multajn personojn kiujn mi ekkonis en Ipernitio sed neniun el tiuj personoj mi amas . Mi ŝatas bonan kompanion, mi ŝatas legoman supon, mi ŝatas rigardi tra fenestro fulmojn ĉar ili plaĉas al mi. Mi amas mian familion, filinojn, nepojn, Mi ŝatas promeni en la parko, sed mi ankaŭ dirus ke mi amas la montaron ĉar ĝi donas al mi iun specialan sensacon, kiun mi ne scipovas klarigi. Ŝato , Amo, Plaĉo, estas fratoj (aŭ fratinoj?) Eble eĉ estas ĝemeloj, sed ne havas saman karakteron...:-)
9 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Helena Tylipska
Bona klarigo, Helena! Dankon!! :-)
Ankaŭ mi ŝatas akvon kaj mi eĉ ne sukcesus vivi sen ĝi en ĉi tiu mondo...
Sed mi amas mian patrinon, gefilojn kaj diversajn personojn kaj mi eĉ ne bezonas ĉi tiun mondon por konstati ilian grandecon en mia animo... <3
Malgraŭ ĉio tio, mi amas ĉokoladon, ĉar mi estas ĉokoladamanto! Sed, pli dolĉaj estas la personoj en mia koro! :-)
9 years ago. Edited 9 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)