Group: Lingva helpejo


FRUKTOJ


Raŝi - Audino
23 Aug 2012 - 4 comments - 248 visits- Permalink   |   Translate title into English

Ĉu ekzistas malsameco inter limono, limeo kaj citrono?
Comments
 Paŭl
Paŭl
Nu jes, ĉiuj tri estas citrusoj, sed ekzistas ja diferenco en gusto, koloro kaj formo. Al kajpirinjo brazilanoj aldonas sukon de limeo, sed aldoni sukon de citrono estus kvazaŭ sakrilegio, ĉu ne?
11 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
:-) Malgraŭ ke mi ne drinkas kajpirinjon, mi scias ke ĝi enhavas sukon el iu verda acida frukto kies nomo mi ĵus estis prezentita, nome LIMEO.
Se mi bone komprenis la tekston de la unua ligilo, CITRONO = LIMONO.
Ĉu LIMONO estas vaste komprenata?!
11 years ago. Edited 11 years ago.
Paŭl has replied to Raŝi - Audino
Mi dubas, ĉu ĝi estas vaste komprenata .... Laŭ PIV limono estas la arbo kaj citrono la frukto. Sed ĉu ni bezonas ĝin? Ĉu citronarbo ne estas multe pli klara? Krome la formoj limeo, limedo kaj limeto jam estas sufiĉe konfuzaj por nefakulo ... do se ni krome uzos "limono" ...
11 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Vi pravas, Paul!
11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)