Group: Lingva helpejo


"Antaŭ datita" ĉeko?


Raŝi - Audino
05 Feb 2012 - 3 comments - 450 visits- Permalink   |   Translate title into English

Tie ĉi en Brazilo estas kutimo pagi multekostajn objektojn per ĉeko kies dato, por ĝin prezenti al la banko, estas en iu tago en la estonteco laŭ interkonsentita trakto.
La nomo uzita por tia ĉeko estas supre menciita (laŭlitere). Ĉu tio estas kutimo en aliaj landoj?
KIEL ONI DIRUS ĜIN ESPERANTE?
Comments
 Paŭl
Paŭl
Interese. Nu, ankaŭ en mia lando ĉekoj ne plu ekzistas, sed certe la verbo necesas en iuj partoj de la mondo. "Postdati" ŝajnas al mi en la kunteksto apenaŭ miskomprenebla. Aŭ ĉu mi estas tro sub la influo de la verbo postdateren en mia lingvo?

Ni konas ankaŭ antedateren, plej ofte lige kun fraŭdo. Se mi estas asekurita ĝis la 31a de decembro, kaj okazas akcidento en la 1a de januaro, mi povas antaŭdati mian deklaron, kaj ŝajnigi, ke la akcidento okazis pli frue.
12 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
Tie ĉi en brazilo ĉiu laboranto ricevas la 13ªn salajron en la 20a de decembro. Ekde oktobro abundas propagandoj kiuj sugestas aĉeti milaĵojn kontraŭ pago per tiu "antaŭdatita ĉeko" por decembro.
12 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
La naskiĝo de tiu esprimo estis koncerne al la bankaj leĝoj ĉe mia lando. Por la banko, ĉeko estas "estanta promeso pri pago" kaj la posedanto povis prezenti la ĉekon en iu ajn momento laŭ sia deziro. Do, la esprimo "antaŭdatita ĉeko" asekuras sian logikon en la kompreno ke "la dato kiu kuŝas sur la ĉeko" estis skribita en ia prapasinteco laŭ interkonsentita trakto.
Hodiaŭ eĉ la bankoj rekonas tiun privatan kontrakton inter civitanoj kaj entreprenoj kaj devigas la posedanto de la ĉeko respekti la daton skribita sur la ĉekon.
12 years ago. Edited 12 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)