Group: Lingva helpejo


"esperantisto" aŭ "esperantistino"?


Raŝi - Audino
16 Aug 2011 - 1 comment - 949 visits- Permalink   |   Translate title into English

En iu diskutliso mi legis:
"Kiu estas pli bona: Ĉu "Ŝi estas esperantisto" aŭ "Ŝi estas esperantistino"?
Bonvolu opinii karaj samideanoj."

Mi demandas:
Ĉu ni devas, devige, dire ke "Ŝi estas mia amikINO" aŭ la uzado de "amiko" estas plene akceptebla?
Comments
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Hieraŭ mi legis en GRAMÁTICA COMPLETA DO ESPERANTO (Plena gramatiko de Esperanto - Geraldo Mattos) ke, en nia lingvo, estas uzeblaj la jenaj frazoj:
1. Li estas virino; 2. Ŝi estas viro.
La aŭtoro klarigas ke "preskaŭ ĉiam" la frazoj komprenigas ofendon.
Mi imagas, ekzemple, ke la dua frazo povas esti simple klarigo por iu situacio kiam oni vidas personon kiu ŝajnas virino, vestiĝas tiel kiel virino kaj ankaŭ parolas kaj agas tiele, sed....., sed.....
ŜI ESTAS VIRO! :-)
12 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)