Alo aŭ flugilo?

posted by A Helena Tylipska
Posted on Sunday September 13, 2009 at 22:29. 161 visits. ( permalink )
PIV klarigas, ke "membroj"estas homaj kaj bestaj elstaraĵoj, do mi komprenas: kruroj, brakoj, gamboj kaj aliaj elstaraĵoj, krom kapo, kiu estas nenia elstaraĵo; gamboj, por iri, salti,kuri ktp, brakoj por labori, disetendiĝi, ĉirkaŭbraki ktp, sed birdoj ne, birdoj havas ilojn, precize: flugilojn.
Kiel ilon, mi imagas ion elpensitan kaj faritan de la homo( ankaŭ se eĉ la bestoj sukcesas fari iun ilon), ion inventitan kaj konstruitan de la homo, por faciligi propran laboron.
Flugas kajto, do estas flugilo, flugas aeroplano, do ĝi estas flugilo, flugas deltaplano, do ankaŭ ĝi -flugilo kaj multaj aliaj aĵoj flugas, kun vento aŭ sen vento. Sed, ĉu la birdo estas flugilo? Ĉu membro de birdo uzata por flugi estas flugilo? Se jes, do niaj membroj devus esti iriloj, kuriloj, fariloj, batiloj kaj multo da aliaj iloj , depende de laboro kiun ĉi iloj devus fari. Neniu faris flugilon al birdo, ankaŭ ĝi mem ne faris flugilon por si: kun tiu kruro birdo jam naskiĝis. Mi uzos vorton "alo", plaĉe aŭ malplaĉe flanke de aliaj esperantistoj.

2 Replies

Andreo Peetermans says:
Mi mem neniam spertis problemojn pri la vorto "flugilo"... Sed la vorto "alo" ja ŝajnas iom problemkrea: 1) oni povus vidi en ĝi derivaĵon el la prepozicio "al", 2) laŭ Vikipedio ĝi jam havas tre multe da diversaj signifoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Alo .

Tiu signifo-multeco faras ke "alo" estas tre komplika vorto, tiom komplika ke ĝi eĉ estas kvazaŭ kontraŭ-esperanta vorto...

La praktiko de la lingva elemento "il" klare montras ke ilo ne necese estu homfarita. Ĝi nur kapablu ili en iu agado. Se flugas birdo, ilas en la flugado la flugiloj; se pikas abelo, ilas en la pikado ĝia pikilo.

Nenio malpermesas uzi vortojn kiel irilo, kurilo, farilo, batilo (mi mem en poemo uzis plekti
miajn fingregojn kune kun la kara karesilaro de manetoj viaj
). Sed plejofte, simpla "mano" aŭ "piedo" aŭ "kruro" sufiĉas. Ni havas tiujn vortojn, ili estas universale uzataj de la Esperanto-komunumo, do kial ni ne uzu ilin kiam ili estas oportunaj :-) ?

Laste, mi volus diri ke ne ekzistas kialo ne uzi la vorton "membroj" por indiki la flugilojn kaj krurojn de birdo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Ilo estas "tio, kio servas por efektivigi ion". Flugilo tute taŭgas por aviadiloj kaj birdoj.
Kial "ilo" devus estis nur homfarita? Ĉu ankau "ejo"?
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tjeri edited this reply 3 months ago.

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...