Latest discussions
new bedaŭrego por komencantoj
Updated 41 hours ago
Zamenhof kaj la formoj "as, is, os, ktp"
Updated 4 days ago
53 replies
Esperanto kaj la aliaj planlingvoj
Updated 6 days ago
15 replies
KIEL DEEŬROPIGI ESPERANTON
Updated 6 days ago
15 replies
LA ADVERBAJ PREPOZICIOJ
Updated 8 days ago
14 replies
"Amikeco"
Updated 2 weeks ago
5 replies
Itala kanto "Bella ciao" kaj la esperantigo "Bela ĉaŭ"
ADVERBOJ ADJEKTIVOJ KUNMETOJ
Updated 4 weeks ago
52 replies
Sentesprimoj de K. Kalocsay kaj de J. Camacho.
Updated 7 weeks ago
1 reply
Provoke moka ret-letero de la Konsultejo de la Akademio
Updated 8 weeks ago
20 replies
... view all the discussions

Itala kanto "Bella ciao" kaj la esperantigo "Bela ĉaŭ"

posted by A Helena Tylipska
Posted on Friday October 10, 2008 at 12:26. 1 173 visits. ( permalink )
Bela ĉaŭ

Ĉe sunleviĝo mi elvekiĝis
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
ĉe sunleviĝo mi elvekiĝis
kaj l’invadanton trovis mi.

Ho partizano vi min kunportu
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
ho partizano vi min kunportu
ĉar morto-sento hantas min

Kaj se mi mortos sur la montaro
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
kaj se mi mortos sur la montaro
al la ter’ redonu min.

Al la tero de la montaro
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
al la tero de la montaro
sub la ombro de bela flor’.

Vojirantoj tien paŝantaj
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
vojirantoj tien paŝantaj
al mi diros : “ Bela flor’ “.

Jen bela floro de l’ partizano
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
jen bela floro de l’ partizano
morta por la liberec’.

esperantigis Helena kaj Attilio

La refreno: "oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,"
povas laŭdezire esti en esperanto kiel ĉi suben:
jenas: "ho bela ĉaŭ, bela ĉaŭ, bal ĉaŭ, ĉaŭ.ĉaŭ"

* * * * * * * * * * * *
Klaku la subajn ligilojn por aŭdi la ĥoron (itale

http://www.youtube.com/watch?v=0FPqsL2E8x0&feature=related

www.youtube.com/watch?v=IxcvajDzMXs

www.sardinyarelax.it/bella_ciao_canto_e_spartito.htm
Por la partituro klaku la supran ligiilon

* * * * * * * * * * * *

Bella ciao

Questa mattina mi son svegliato
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
questa mattina mi son svegliato
e ho trovato l'invasor'

Oh partigiano, portami via
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
oh partigiano, portami via,
che mi sento di morir.

E se io muoio lassù in montagna
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
e se io muoio lassù in montagna
tu mi devi seppellir.

Seppellire sulla montagna,
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
seppellire sulla montagna
sotto l'ombra di un bel fior.

E le genti che passeranno,
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
e le genti che passeranno
mi diranno: " Che bel fior ".

È questo il fiore del partigiano,
oh bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao,
è questo il fiore del partigiano
morto per la libertà.
(translate into English)

This topic has been edited by Attilio Liotto 2 months ago.

11 Replies

Manolo pro says:
Mi kredas ke JoMo jam kantas ĝin en esperanto. Se mi ne mistrafas, mi aŭdis lin kantantan "Ho, bela ĝis" en la refreno (pri la cetera teksto kompreneble mi ne memoras!)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolo edited this reply 13 months ago.
Tjeri says:
La originala kanto estis kamplaborista kanto, kies tekston la partizanoj anstataŭigis per la ĉi supra.

Jen la originala kanto:

Alla matina appena alzata
o bella ciao, bella ciao, bella ciao, ciao, ciao
alla matina appena alzata
in risaia mi toccar andar

E fra gli insetti e le zanzare
...
un dur lavoro mi tocca far

Il capo in piedi col suo bastone
...
e noi curve a lavorar

O mamma mia o che tormento
...
io t'invoco ogni doman

Ma verrà un giorno che tutte quante
...
lavoreremo in libertà

Matene apenaŭ leviĝinta, jen mia vico iri al rizejo, tra insektoj kaj kuloj jen mia vico fari penan laboron, la ĉefo staranta kun la bastono klinigas nin por labori, oh panjo kia turmento, mi invokas cin ĉiutage, sed venos iu tago kiam ni ĉiuj laboros libere...
(Mia kono de la itala lingvo ne certigas la tradukon...)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tjeri edited this reply 13 months ago.
Manolo pro says:
Helena, mi forgesis aldoni, ke tiu via traduko estas tre taŭga!
Posted 13 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Dankon, Manolo. Sincere dirinte ankaŭ mi estas kontenta de de ĉi laboreto mia kaj de Attilio, ĝi kantiĝas tre bone kaj esperanta traduko al mi plaĉas!( ĉu mi estas tro memlodema? ;-())
Posted 13 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Koran dankon, Helena!
Mi povas aldoni la melodion, tonsilabe, kvankam mi ne estas tute certa pri ĝia ritmo:

(#: hMi LaTi /doLa a aMi LaTi /doLa a a;Mi LaTi /do TiLa doTiLa /mi mi mi;mi remi /fala a ala sofa /lami i i;mi redo /Ti mi do Ti /La a a)

(tone.se, tone.se/pag.php?pri_tns&lng=eo)

#ЄЭ#
Posted 13 months ago. ( permalink )
Pako replies:
Tia "tone.se" propono multe similas al la abc-formato por transkribi muzikon:

en.wikipedia.org/wiki/ABC_(musical_notation)
Posted 7 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Kara Amiko Strid, Bedaŭrinde mi scias nenion pri "Tone" Mi provis eniri la paĝon kiun vi signis, sed mi tion ne sukcesis;oni pretendas de mi kontinuan reskribon de mia nomo kaj pasvorto. Ĉu la paĝo estas nur por "pro"anoj? Mi konas notojn kaj mi scias legi ilin ankoraŭ de tempoj de mia infanaĝo, sed pri via sistemo mi estas ignoranto. Ĉu "ti" estas "si" ( sepa noto)?, "La a a"- estas plilongigoj?. Se temas pri ritmo, klakante en Google-serĉilo "Bella ciao", vi povas trovi kanzonon kantatan itallingve, do kun ritmo ĝusta, ankaŭ en ipernity en la paĝaro de Hektor estas kantata itale en iom nova aranĝo. Eĉ mi aŭdis ĝin ĉine ĉe unu ipernitano.Se vi deziras vi povas aldoni la melodion (mi ne scias , se tio kion vi skribis estas tuta melodio.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zdenka Rojc says:
Tre placha traduko, konante la melodion mi provis kanti, eblas tute facile. Ankau "bela chiao" miaopinie pli konvenas ol "bela ghis".
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Kara Zdenka,
Vi pravas "Bela ĝis" tute ne taŭgas.
Ni lasis la refrenon en la itala ĉar ĝi estas internacie tute komprenebla.
"Ciao" estas internacie usata saluto kaj ankaŭ ekzistas la esperanta "ĈAŬ".
Do "bella ciao" = "bela ĉaŭ" : uzi la italan aŭ la esperantan refrenon estas nur personaj preferoj.

amike Attilio
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mike59 pro says:
GRATULON, Helena pro via tre bona traduko! Dankon al ĉiuj pro viaj komentoj aŭ klarigoj pri tiu tre bela kanzono!
Posted 2 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Elkoran dankon por la positivaj komentoj!
Estas por mi agrable konstati ke la traduko plaĉas.

amike Helena
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...